Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/124

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Vi sola el ĉiuj pri tio ekpensis, vi sola! Petronius! vi sola!

Tigellinus flaviĝis pro ĵaluzo — kaj Petronius parolis plu:

— Veturu Antiumon! Tie ŝi venis en la mondon, tie venis sur vin ĝojo, tie venos konsolo. La mara aero refreŝigos vian dian gorĝon; via brusto ekspiros la salan malsekecon. Ni, viaj fideluloj, sekvos vin ĉien, kaj dum ni konsolos vian doloron per amikeco, vi nin konsolos per kanto.

— Jes! — diris Nero per plenda voĉo — mi verkos himnon je ŝia honoro kaj komponos al ĝi muzikon.

— Kaj poste vi serĉos la varman sunon en Bajoj.

— Kaj poste, forgeson en Grekujo.

— En la patrujo de poezio kaj kanto!

Tiel la ŝtona, malserena atmosfero pasis iom post iom, kiel pasas nuboj, kovrantaj la sunon, kaj komenciĝis interparolo, ankoraŭ kvazaŭ plena de malĝojo, sed plena ankaŭ de projektoj por la estonteco, koncernantaj la vojaĝon, artistajn prezentiĝojn, kaj eĉ akceptojn, kiujn postulis anoncita vizito de Tiridates, la reĝo de Armenujo. Tigellinus, vere, provis ankoraŭ mencii pri la sorĉoj, sed Petronius, jam certa pri sia venko, simple akceptis la elvokon.

— Tigellinus — li diris — ĉu vi kredas, ke sorĉoj povas malutili al dioj?

— La cezaro mem parolis pri ili — respondis la kortegulo.

— Doloro parolis, ne la cezaro, sed kion vi opinias pri tio?

— Dioj estas tro potencaj, por esti trafataj de sorĉoj.

— Ĉu vi do malkonfesas la diecon de la cezaro kaj de lia familio?

Peractum est! — ekmurmuris staranta apude Eprius Marcellus, ripetante la ekkrion, eligatan de la popolo, kiam gladiatoro sur areno estis unuafoje trafita tiel, ke ne necesis lin finmortigi.

Tigellinus subpremis en si koleron. Li kaj Petronius delonge estis rivaloj antaŭ la cezaro, kaj Tigellinus havis tiun superecon, ke Nero malpli, aŭ, pli ĝuste, tute ne ĝenis sin en li ĉeesto, ĝis tiam tamen Petronius, kiomfoje ili kunestis, venkis lin per sia saĝeco kaj spriteco.

Tiel okazis ankaŭ ĉi-foje. Tigellinus eksilentis, kaj nur enskribis en sian memoron tiujn sentanojn kaj kavalirojn, kiuj en la momento, kiam Petronius repaŝis en la fundon de la ĉambrego, grupiĝis ĉirkaŭ li, kredante, ke post tio, kio okazis, li estos nepre la unua favorato de la cezaro.

Petronius tamen forlasis la palacon, iris al Vinicius kaj,