Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/125

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rakontinte al li la epizodon kun la cezaro kaj Tigellinus, diris:

— Ne nur mi forturnis la danĝeron de Aulus Plautius kaj Pomponia, kaj kune de ni ambaŭ, sed ankaŭ de Ligia, kiun oni ne serĉos simple tial, ke mi persvadis al la kuprobarba simio veturi en Antiumon, kaj el tie en Neapolon aŭ Bajojn. Li veturos, ĉar en Romo li ĝis nun ne kuraĝis prezentiĝi publike en teatro, kaj mi scias, ke delonge li jam intencas prezentiĝi en Neapolo. Por poste li revas pri Grekujo, kie li volas kanti en ĉiuj pli gravaj urboj, kaj poste, kune kun ĉiuj laŭrokronoj, kiujn oferos al li la Graeculi, soleni triumfan enveturon en Romon. Dum tiu tempo ni povos libere serĉi Ligian kaj kaŝi ŝin en sekura loko. Kaj nia nobla filozofo? Ĉu li ne venis ĝis nun?

— Via nobla filozofo estas trompisto. Ne! li ne venis, ne prezentis sin, nek prezentos sin iam plu!

— Mi tamen havas pli bonan opinion, ne tiom eble pri lia honesteco, kiom pri lia saĝeco. Li fluigis jam iom da sango el via monsako kaj venos almenaŭ tial, por fluigi ĝin duafoje.

— Li gardu sin, ke mi ne fluigu lian sangon.

— Ne faru tion; havu kun li paciencon, ĝis vi konvinkiĝos per pruvoj pri lia trompo. Ne donu al li pli da mono, sed promesu anstataŭe malavaran rekompencon, se li alportos al vi sciigon certan. Ĉu vi ankaŭ entreprenas ion persone?

— Du miaj liberigitoj, Nimfidius kaj Demas, serĉas ŝin fronte de sesdek homoj. Al tiu el la sklavoj, kiu ŝin trovos, mi promesis liberecon. Mi sendis krom tio kurierojn sur ĉiujn vojojn, kondukantaj al Romo, ke ili demandu en gastejoj pri la ligo kaj pri la fraŭlino. Mi mem trakuras la urbon tage kaj nokte, esperante feliĉan hazardon.

— Kion ajn vi scios, konigu al mi, ĉar mi devas veturi en Antiumon.

— Bone.

— Kaj se iun matenon, vekiĝinte, vi diros al vi, ke pro unu knabino ne valoras sin aflikti kaj fari pro ŝi tiom da klopodoj, tiam venu Antiumon. Tie mankos nek virinoj, nek ĝuoj.

Vinicius komencis marŝi per rapidaj paŝoj, kaj Petronius sekvs lin dum kelka tempo per rigardo, fine li ekparolis:

— Diru al mi sincere, ne kiel brulkapulo, kiu ion trudas al si kaj mem sin ekscitas, sed kiel homo prudenta, kiu respondas al sia amiko: ĉu vi ĉiam egale deziras tiun Ligian?

Vinicius haltis por momento kaj rigardis tiel Petroniuson,