en la dua la filozofio de ĉiuj sep saĝuloj, plus via propra, ne taŭgos por balzami viajn vundojn.
— La fraŭlino estas kristanino, sinjoro! — ekkriis la greko.
— Pripensu iom, Chilo. Vi ne estas malsaĝulo! Ni scias, ke Junia Silana kaj Calvia Cripinilla akuzis Pomponian Graecinan pri konfesado de la kristana superstiĉaro, sed ni scias ankaŭ, ke la hejma tribulano liberigis ŝin de tiu akuzo. Ĉu do vi volus denove ĝin ripeti? Ĉu vi volus kredigi al ni, ke Pomponia, kaj kune kun ŝi Ligia, povas aparteni al malamikoj de la homa gento, al venenistoj de fontanoj kaj putoj, al adorantoj de azenkapo, al homoj, kiuj murdas infanojn kaj malĉastas en plej senhonta maniero? Pensu, Chilo, ĉu la tezo, kiun vi proklamas al ni, ne antiteziĝos per batoj sur via dorso?
Chilo dismetis la manojn, signe, ke tio ne estas lia kulpo post respondis:
— Sinjoro! diru greke la sekvantan frazon: Jesuo Kristo Filo de Dio, Savinto.
— Bone. Jen mi diras… Kio do?
— Kaj nun prenu la unuajn literojn de ĉiu el tiuj ĉi vortoj kaj kunmetu ilin tiel, ke ili formu unu vorton.
— Fiŝo! — diris kun miro Petronius.
— Jen, kial fiŝo iĝis la emblemo de la kristanoj — respondis fier Chilo.
Sekvis momento de silento. En la argumentoj de la greko estis tamen io tiel frapanta, ke ambaŭ amikoj ne povis kontraŭstari al miro.
— Vinicius — demandis Petronius — ĉu vi ne eraras kaj ĉu vere Ligia desegnis al vi fiŝon?
— Je ĉiuj subteraj dioj, oni povas freneziĝi! — ekkriis kun ekscito la juna viro — se ŝi desegnus al mi birdon, mi dirus, ke ĝi estis birdo!
— Sekve ŝi estas kristanino! — ripetis Chilo.
— Tio ĉi signifas — diris Petronius — ke Pomponia kaj Ligia venenas putojn, murdas infanojn, kaptitajn sur stratoj, kaj malĉastas! Sensencaĵo!! Vi, Vinicius, estis pli longe en ilia domo, mi estis mallonge, sed mi konas sufiĉe tiel Auluson kiel Pomponian, mi konas eĉ sufiĉe Ligian, por diri: kalumnio kion oni efektive ne povas nei, kaj se ili estas kristaninoj, tiam, je Prozerpino! videble la kristanoj ne estas tiaj, kiaj ni ilin opinas.