vi dissendis liberigitojn kaj sklavojn tra la tuta urbo kaj en la provincon — kaj ĉu iu el ili havigis al vi ian indikon? Ne! Mi sola ĝin donis Kaj mi diros al vi pli. Inter viaj sklavoj povas esti kristanoj, pri kiuj vi ne scias, ĉar tiu superstiĉaro disvastiĝis jam ĉie, kaj tiuj, anstataŭ helpi, perfidos vin. Malbone eĉ estas, ke ili nun vidas min ĉie tie; tial vi, nobla Petronius, ordonu silenti al Eunice, kaj vi, same nobla Vinicius, diskonigu, ke mi vendas al vi ŝmiraĵon, kiu al ŝimiritaj per ĝi ĉevaloj certigas venkon en cirko… Mi sola serĉos, kaj mi sola retrovos la fraŭlinon; vi nur fidu al mi kaj sciu, ke kiom ajn mi ricevos antaŭe, ĝi estos por mi nur stimulo, ĉar ĉiam mi esperos ion pli kaj havos tiom pli grandan certecon, ke la promesita rekompenco ne restos preter mi. Ha, jes! Kiel filozofo mi malŝatas monon, kvankam malŝatas ĝin nek Seneca, nek Musonius, kiuj tamen ne perdis, iun defendante, la fingrojn, kaj kiuj povas mem skribi kaj transdoni siajn nomojn al la posteularo. Sed krom la sklavo, kiun mi intencas aĉeti, kaj krom Merkuro, al kiu mi promesis du bovidinojn (vi ja scias, kiel altiĝis la prezoj de brutoj), la serĉado mem sekvigas multegajn elspezojn. Aŭskultu nur pacience. Jen, dum tiuj kelkaj tagoj miaj piedoj kovriĝis per vundoj pro la senĉesa irado. Mi vizitadis vinejojn, por babili kun homoj, mi vizitadis bakistojn, buĉistojn, vendistojn de olivoleo kaj fiŝkapitstojn. Mi trakuradis ĉiujn stratojn kaj stratetojn; mi estis en kaŝejoj de forkurintaj sklavoj; mi malgajnis pli ol cent asojn en morao-ludo; mi estis en lavejoj, sekigejoj, manĝejoj, mi vidis muelistojn kaj skulptistojn; mi vidis homojn, kiuj kuracas vezikon kaj elŝiras dentojn, mi parolis kun strataj vendistoj de sekigitaj figoj, mi estis en tombejoj, kaj ĉu vi scias, por kio? Jen, por ĉie desegni la fiŝon, rigardi homojn en la okulojn kaj aŭskulti, kion ili respondos al tiu signo. Dum longa tempo mi povis nenion rimarki, fine mi ekvidis foje ĉe fontano maljunan sklavon, kiu ĉerpis akvon per siteloj kaj ploris. Proksimiĝinte tiam, mi demandis pri la kaŭzo de liaj larmoj. Al tio, kiam ni sidiĝis sur la ŝtupoj de la fontano, li respondis, ke dum la tuta vivo li ŝparis sestercon post sesterco, por elaĉeti sian amatan filon, sed lia mastro, iu Pansa, ekvidinte la monon, forprenis ĝin, kaj la filon retenis plu kiel sklavon. „Kaj tial mi ploras — parolis la maljunulo — ĉar kvankam mi ripetas: „fariĝu la dia volo, mi ne povas, mizera pekulo, reteni la larmojn.” Tiam, kvazaŭ tuŝite de antaŭsento, mi desegnis al li fiŝon, kaj li respondis: „Ankaŭ mia espero estas
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/129
Ĉi tiu paĝo estas provlegita