Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ekzilita. Nun oni aŭdas de ĉiuj flankoj: „scandala! scandala!” kaj povas esti, ke kelkajn historiojn Vejento elpensis, sed mi, kiu konas la urbon, mi, kiu konas niajn patres kaj niajn virinojn, certigas vin, ke ĉio tio estas pli pala, ol la realeco. Malgraŭ tio ĉiu nun serĉas en la libro — sin mem kun timo, kaj konatojn kun plezuro. En la librejo de Avirunus cent skribistoj laŭdikte transskribas la libron — ĝia sukceso estas certa.

— Ĉu ne estas en ĝi viaj aferetoj?

— Estas, sed la aŭtoro maltrafis, ĉar mi estas kune pli malbona kaj malpli vulgara, ol li min prezentis. Vidu, ni jam delonge perdis la senton de tio, kio estas nobla aŭ malnobla, kaj al mi mem ŝajnas, ke, dirante la veron, tiu ĉi diferenco ne ekzistas, kvankam Seneca, Musonius kaj Thrazeas pretendas, ke ili ĝin vidas. Al mi estas egale. Je Herkulo! mi diras, kion mi pensas! Sed mi konservis tiun ĉi superecon, ke mi scias, kio estas malbela, kaj kio estas bela, kaj tion ekzem ple nia kuprobarba poeto, veturigisto, kantisto, dancisto kaj histrio [1] — ne komprenas.

— Mi kompatas tamen Fabriciuson! Li estis bona kamarado.

— Pereigis lin lia ambicio. Ĉiu lin suspektis, neniu bone sciis, sed li mem ne povis elteni kaj ĉiuflanken en sekreto disbabilis la aferon. Ĉu vi aŭdis la historion de Ruffinus?

— Ne.

— Ni do transiru en la frigidarium, kie ni senvarmiĝos kaj kie mi ĝin rakontos al vi.

Ili transiris en la frigidarium, kie en la mezo ŝprucis fontano, kolorigita pale-roze kaj disportanta la aromon de violoj. Tie, sidiĝinte en niĉoj, kovritaj per silko, ili komencis senvarmiĝi. Dum momento regis silento. Vinicius dum certa tempo medite rigardis bronzan faŭnon, kiu, fleksinte nimfon trans sian ŝultron, avide serĉis per la buso sian buson. Poste li diris.

— Tiu ĉi estas prava. Jen kio estas la plej bona en la vivo.

— Pli malpli! sed krom tio vi amas militon, kiun mi ne ŝatas, ĉar en tendoj la ungoj fendiĝas kaj ĉesas esti rozkoloraj. Cetere ĉiu havas siajn plaĉojn. La Kuprobarba amas kanton, precipe sian propran, kaj la maljuna Scaurus — sian korintan vazon, kiu nokte staras apud lia lito, kaj kiun li kisas, se li ne povas dormi. Li forkisis jam ĝiajn randojn. Diru al mi,

ĉu vi verkas versaĵojn?

  1. Aktoro (lat.).