Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/14

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ne. Mi neniam kunmetis tutan heksametron.

— Ĉu vi ludas liuton kaj kantas?

— Ne.

— Ĉu vi ĉarveturas?

— Mi partoprenis miatempe vetveturojn en Antiokio, sed sen sukceso.

— Do mi estas tute trankvila pri vi. Kaj al kiu partio en la hipodromo vi apartenas?

— Al la Verduloj.

— Do mi estas tute trankvila, tiom pli, ke vi posedas verdire grandan havaĵon, sed ne estas tiel riĉa, kiel Pallas aŭ Seneca. Ĉar vidu — nun bone estas ĉe ni verki versaĵojn, kanti ĉe liuto, deklami kaj vetveturi en cirko, sed ankoraŭ pli bone, kaj precipe pli sendanĝere, estas ne verki versaĵojn, ne ludi, ne kanti kaj ne vetveturi en cirko. Kaj plej bone estas scii admiri, se tion faras la Kuprobarba. Vi estas bela knabo, do ĉio, kio povas vin minaci, estas eble, ke Poppea enamiĝos je vi. Sed ŝi estas tro sperta por tio. Amon ŝi ĝuis sufiĉe ĉe la du unuaj edzoj, kaj ĉe la tria ŝi aspiras ion alian. Ĉu vi scias, ke tiu malsaĝa Otho ĝis nun amegas ŝin freneze… Li vagas tie inter la rokoj de Hispanujo kaj sopiras, kaj tiel li perdis la antaŭajn kutimojn kaj tiel ĉesis zorgi pri si mem, ke por aranĝi la harojn nun sufiĉas al li tri horoj tage. Kiu povus tion atendi, precipe de Otho.

— Mi komprenas lin — rediris Vinicius. — Sed lialoke mi farus ion alian.

— Kion nome?

— Mi formus fidelajn legiojn el la tieaj montaranoj. Bravaj soldatoj estas tiuj iberianoj.

— Vinicius, Vinicius! Mi preskaŭ volus diri, ke vi ne kapablus al tio. Kaj ĉu vi scias, kial? ĉar tiajn aferojn oni faras, sed ne parolas pri ili, eĉ kondiĉe. Koncerne min, mi lialoke ridus je Poppea, ridus je la Kuprobarba, kaj mi formus legiojn ne el iberianoj, sed el iberianinoj. Eventuale mi verkus kelkajn epigramojn, kiujn mi cetere al neniu legus, kiel la kompatinda Ruffinus.

— Vi intencis rakonti al mi lian historion.

— Mi ĝin rakontos al vi en la {Lingvo|la|unctuarium}}.

Sed en la unctuarium la atenton de Vinicius okupis io alia, nome belegaj sklavinoj, kiuj tie atendis la sinbanintojn. Du el ili, negrinoj, similaj al mirindaj statuoj el ebono, komencis ŝmiri iliajn korpojn per delikataj aromaĵoj el Arabujo, aliaj,