— Se virto estas arlekenaĵo, lasu min la dioj ĉiam esti arlekeno. Mi volas, sinjoro, forigi Glaucuson, ĉar kiel longe li vivas, tiel mia vivo, kiel la serĉado estas en senĉesa danĝero.
— Dungu do homojn, ke ili lin mortbatu per bastonoj, kaj mi ilin pagos.
— Ili igos vin tropagi, sinjoro, kaj poste ekspluatos la sekreton. En Romo estas tiom da friponoj, kiom da sableroj sur areno, sed vi ne kredus, sinjoro, kiel postulemaj ili estas, se honesta homo bezonas dungi ilian friponecon. Ne! nobla tribuno! Kaj se vigiloj kaptus la murdistojn ĉe la mortigo? ili sendube konfesus, kiu ilin dungis, kaj vi havus embarason. Sed min ili ne montros, ĉar mi ne diros al li mian nomon. Vi malbone faras, sinjoro, ke vi ne fidas al mi, ĉar, ne parolante jam pri mia honesteco, memoru, ke la afero koncernas du aliajn aĵojn: mian propran haŭton kaj la rekompencon, kiun vi al mi promesis.
— Kiom vi bezonas?
— Mi bezonas mil sestercojn, ĉar konsideru, sinjoro, ke mi devas trovi honestajn friponojn, kiuj, ricevinte antaŭpagon, ne malaperos kun ĝi sen ia scio. Por bona laboro — bona pago! Ankaŭ por mi utilus sumeto, por sekigi la larmojn, kiujn mi elverŝos pro Glaucus. La diojn mi alvokas [Necerta teksto: asteste], kiel mi lin amis. Se mi ricevos hodiaŭ mil sestercojn, post du tagoj lia animo estos en Hadeso, kaj nur tie, se la animoj konservas memoron kaj pensokapablon, li komprenos, kiel mi lin amis. Mi trovos ankoraŭ hodiaŭ la homojn kaj avertos ilin, ke, komencante de morgaŭ, por ĉiu tago de vivo de Glaucus mi malgrandigos ilian rekompencon je cent sestercoj. Mi havas ankaŭ certan planon, kiu ŝajnas al mi senerara.
Vinicius ankoraŭ foje promesis al li la postulatan sumon, sed malpermesis paroli plu pri Glaucus; li demandis, anstataŭe, kiajn aliajn novaĵojn li alportas, kie li estas dum tiu tempo, kion li vidis kaj kion malkovris. Sed Chilo ne povis komuniki al li multajn novaĵojn. Li estis en du preĝodomoj pli kaj atente observis ĉiujn, precipe la virinojn, sed rimarkis neniun, kiu similus al Ligia. La kristanoj tamen konsideras lin kiel sian homon, kaj de la tempo, kiam li donis la monon por elaĉeti la filon de Euricius, ili respektas lin, kiel tiun, kiu iras la vojon de „Chrestus”. Li ankaŭ eksciis de ili, ke unu granda leĝodonanto, iu Paŭlo el Tarso, trovas sin en Romo, malliberigita pro akuzo, farita de judoj, kaj li decidis konatiĝi kun li. Sed plej multe ĝojigis lin alia novaĵo, nome, ke la ĉefa pastro de