Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/144

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konigu lin al mi — diris Chilo.

— Li estas kristano, sinjoro — respondis Quartus — ĉar ĉe Demas laboras plejparte kristanoj. Estas tie noktaj kaj tagaj laboristoj, kaj tiu homo apartenas al la noktaj. Se ni nun irus, ni venus dum ilia vespermanĝo kaj vi povus laŭvole paroli kun li. Demas loĝas apud Emporium.

Chilo konsentis tre volonte. Emporium trovis sin malsupre de Aventino, sekve ne tre malproksime de la Granda cirko. Oni povis, ne ĉirkaŭirante la montaĵojn, iri laŭlonge de la rivero, tra Porticus Aemilia, kio mallongigis ankoraŭ pli la vojon.

— Mi estas maljuna — diris Chilo, kiam il subiris la kolonaron — kaj mia memoro iafoje malklariĝas. Jes! nia Kristo ja estis perfidita de unu el siaj disĉiploj! Sed la nomon de la perfidulo min povas ĉi-momente rememori…

— Judaso, sinjoro; li pendiĝis — diris Quartus, iom mirante en la animo, ke iu povis forgesi ĉi tiun nomon.

— Ha jes! Judaso! Mi dankas vin — diris Chilo.

Kaj dum certa tempo ili iris en silento. Veninte al Emporium, kiu jam estis fermita, ili preterpasis ĝin kaj, ĉirkaŭirante la grenejojn, kie oni disdonadis grenon al la popolo, ili direktis sin maldekstren, al la domoj, kiuj etendis sin laŭlonge de Via Ostiensis, ĝis la montaĵo Testacio kaj Forum Pistorium. Tie ili haltis antaŭ ligna konstruaĵo, el kies interno aŭdiĝadis bruo de muelŝtonoj. Quartus eniris, kaj Chilo, kiu ne ŝatis montri sin al granda nombro da homoj kaj timis senĉese, ke iu fato povus renkotigi lin kun Glaucus, la kuracisto, restis ekstere.

— Interesas min tiu Herkulo, kiu laboras, kiel muelisto — li parolis al si mem, rigardante la hele lumantan lunon. — Se tio estas fripono kaj saĝa homo, li iom kostos al m, se tamen li estas virta kristano kaj malsaĝa, li faros senpage ĉion, kion mi de li postulos.

La pluan pripensadon interrompis al li reveno de Quartus, kiu eliris el la konstruaĵo kun alia homo, vestita nur per tuniko, nomata exomis, tranĉita tiamaniere, ke la dekstra brako kaj la dekstra brustoflanko restis nudaj. Similan veston, kiel lasantan plenan movliberecon, portadis precipe laboristoj. Chilo, rigardinte la veninton, ekspiris kontente, ĉar ĝis nun neniam en la vivo li vidis tian brakon kaj tian bruston.

— Jen estas, sinjoro — diris Quartus — la frato, kiun vi volis vidi.