Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/145

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— La paco de Kristoj estu kun vi — ekparolis Chilo — kaj vi, Quartus, diru al ĉi tiu frato, ĉu mi meritas kredon kaj fidon, poste iru reen, en la nomo de Dio, ĉar vi ne devas lasi vian maljunan patron en soleco.

— Tio ĉi estas sankta homo — diris Quartus — kiu fordonis sian tutan havaĵon, por min, nekonatan de li, elaĉeti el sklaveco. Donu al li por tio nia Sinjoro, la Savinto, ĉielan rekompencon.

La grandega laboristo, aŭdinte ĉi tion, kliniĝis kaj kisis la manon de Chilo.

— Kiel oni nomas vin, frato? — demandis la greko.

— Ĉe la sankta bapto mi ricevis la nomon Urbano, patro.

— Urbano, mia frato, ĉu vi havas tempon por libere paroli kun mi?

— Nia laboro komenciĝas je noktomezo, kaj nun oni nur preparas por ni vespermanĝon.

— Estas do sufiĉe da tempo — ni iru al la riverbordo, kaj tie vi aŭskultos miajn vortojn.

Ili iris kaj sidiĝis sur ŝtona ĉebordaĵo, en silento, interrompata nur de la malproksima bruo de la muelŝtonoj kaj de murmurado de la fluantaj malsupre ondoj. Tie Chilo fiksis la rigardon sur la vizaĝo de la laboristo, kiu malgraŭ iom severa kaj malgaja esprimo, kiun ordinare havis la vizaĝoj de barbaroj, loĝantaj en Romo, ŝajnis al li tamen bonkora kaj sincera.

— Jes! — li diris interne al si mem. — Tio ĉi estas homo bona kaj malsaĝa, kiu senpage mortigos Glaucuson.

Poste li demandis:

— Urbano, ĉu vi amas Kriston?

— Per la koro kaj per la animo mi amas — respondis la laboristo.

— Kaj viajn fratojn, kaj viajn fratinojn, kaj tiujn, kiuj instruis al vi la veron kaj kredon je Kristo?

— Mi amas ilin ankaŭ, patro.

— Paco do estu kun vi.

— Kaj kun vi, patro.

Denove sekvis silento — nur malproksime bruis la muelŝtonoj, kaj malsupre murmuris la rivero.

Chilo fiksis la rigardon sur la hela brilo de la luno kaj per malrapida, mallaŭta voĉo komencis paroli pri la morto de Kristo. Li parolis kvazaŭ ne al Urbano, sed kvazaŭ al si mem, li rememoris tiun morton, aŭ ŝajnis konfidi la sekreton