Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/149

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Patro — li diris per preskaŭ petega voĉo — ĉu vi prenas sur vian konsciencon tiun faron kaj ĉu vi mem aŭdis Glaucuson, perfidantan la fratojn?

Chilo ekkomprenis, ke li devas prezenti iajn pruvojn, diri iujn nomojn, aŭ alie en la koron de la grandegulo povas enŝteli sin dubo. Kaj subite feliĉa penso ekbrilis en lia kapo.

— Aŭskultu, Urbano — li diris — mi loĝas en Korinto, sed mi devenas el Koso, kaj ĉi tie, en Romo, mi instruas la instruon de Kristo al unu servantino el mia patrujo, nomata Eunice. Ŝi servas, kiel vestiplica, en la domo de la amiko de l’ cezaro, iu Petronius. Kaj en tiu mi aŭdis, kiel Glaucus devigis sin perfidi ĉiujn kristanojn, kaj krom tio promesis al alia konfidato de la cezaro, Vinicius, ke li trovos al li inter la kristanoj junulinon…

En tiu ĉi momento li interrompis kaj mirege rigardis la laboriston, kies okuloj ekbrilis subite, kiele okuloj de sovaĝa besto, kaj la vizaĝo alprenis la esprimon de terura kolero kaj minaco.

— Kio estas al vi? — li demandis preskaŭ kun timo.

— Nenio, patro. Mi mortigos morgaŭ Glaucuson!…

Sed la greko eksilentis; post momento, preninte la laboriston je la ŝultroj, li turnis lin tiel, ke la lumo de la luno falu rekte sur lian vizaĝon, kaj komencis rigardi lin atente. Videble estis, ke li hezitis en la animo, ĉu demandi lin plu kaj igi ĉion malkaŝa, aŭ kontentiĝi ĉi-momente per tio, kion li eksciis aŭ divenis.

Fine tamen lia denaska singardemo venkis. Li ekspiris profude, foje kaj refoj, poste, metinte denove la manon sur la kapon de la laboristo, demandis per solena kaj emfaza voĉo:

— Ĉe la sankta bapto oni ja donis al vi la nomon Urbano?

— Jes patro.

— Paco do estu kun vi, Urbano.