Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/15

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lertaj en kombado frigianinoj, tenis en la manoj, molaj kaj fleksemaj, kiel serpentoj, poluritajn ŝtalajn spegulojn kaj kombilojn, kaj du, similaj simple al diinoj, knabinoj el Koso, atendis kiel vestiplicae, ĝis venos la tempo por statusimile faldi la togojn de la sinjoroj.

— Je Zeŭso la Nubkolektanto! — diris Marcus Vinicius. Kian elekton vi havas ĉi tie!

— Mi preferas elekton, ol kolekton — respondis Petronius.

— Mia tuta familia [1] en Romo ne superas kvarcent personojn, kaj mi pensas, ke por persona priservado eble nur novriĉuloj bezonas pli multajn homojn.

— Pli belajn korpojn eĉ la Kuprobarba ne posedas — parolis Vinicius, disblovante la nazon.

Je tio ĉi Petronius respondis kun certa amika senzorgeco:

— Vi estas mia parenco, kaj mi estas nek tiel nekomplezema, kiel Bassus, nek tiel pedanta, kiel Aulus Plautius.

Sed Vinicius, ekaŭdinte la lastan nomon, forgesis momente pri la knabinoj el Koso, kaj vive levinte la kapon, demandis:

— Kial venis en vian penson Aulus Plautius? Ĉu vi scias, ke mi, elartikiginte la manon apud la urbo, pasigis ĉe ili dekkelkajn tagojn? Okazis, ke Plautius alveturis en la momento de la akcidento, kaj vidante, ke mi tre suferas, kunprenis min en sian hejmon, kaj tie lia sklavo, kuracisto Merio, resanigis min. Ĝuste pri ĉi tio mi volis kun vi paroli.

— Kial? Eble vi okaze enamiĝis je Pomponia? Se jes, mi bedaŭras vin: virino nejuna kaj virta! Mi ne povas imagi pli malbonan kuntrafon de cirkonstancoj, ol tio. Brrr!

— Ne je Pomponia — eheu! — diris Vinicius.

— Je kiu do?

— Se mi mem scius, je kiu? Sed mi eĉ ne scias bone ŝian nomon: Ligia, ĉu Callina? Oni nomas ŝin hejme Ligia, ĉar ŝi devenas el la nacio de la ligoj [2], sed ŝi havas sian barbaran nomon: Callina. Stranga estas la domo de Plautius: svarmoplena kaj senbrua, kiel la boskoj en Subiako. Dum dekkelkaj tagoj mi ne sciis, ke tie logas diino. Sed foje, je tagiĝo, mi ekvidis ŝin, lavantan sin en la ĝardena fontano. Kaj mi ĵuras je la ŝaŭmo, el kiu naskiĝis Afrodito, ke la radioj de l’ matenruĝo

trabrilis ŝian korpon. Mi pensis, ke kiam la suno leviĝos, si

  1. Hejma sklavaro.
  2. Nomo de gento.