Apenaŭ Vinicius finis legi, en la bibliotekon mallaŭte enŝovis sin anoncita de neniu Chilo, ĉar al la servistoj estis ordonite enlasi lin je ĉiu horo de tago kaj nokto.
— La dia patrion de via grandanima antaŭulo, Eneo — li diris — estu al vi tiel favora, sinjoro, kiel al mi favora estis la dia filo de Maio.
— Tio signifas?… — demandis Vinicius, saltleviĝante de la tablo, ĉe kiu li sidis.
Chilo levis la kapon kaj diris:
— Eureka!
La juna patricio tiel emociiĝis, ke dum longa tempo li ne povis eldiri eĉ vorton.
— Vi vidis ŝin? — li demandis fine.
— Mi vidis Ursuson, sinjoro, kaj mi parolis kun li.
— Kaj vi scias, kie ili sin kaŝis?
— Ne, sinjoro. Iu alia pro nura memamo komprenigus al la ligo, ke li divenis, kiu li estas, iu alia penus esplori de li, kie li loĝas, kaj aŭ ricevus pugnobaton, post kiu ĉiuj teraj aferoj iĝus al li indiferentaj, aŭ vekus malfidon de la grandegulo kaj kaŭzus tion, ke por la fraŭlino oni serĉus ankoraŭ en la sama nokto alian kaŝejon. Mi tion ne faris, sinjoro. Sufiĉas al mi scii, ke Ursus laboras apud Emporium, ĉe muelisto, kiu nomas sin Demas, kiel via liberigito, sinjoro, kaj tio sufiĉas al mi tial, ke nun iu ajn el viaj fidataj sklavoj povas matene postiri lin kaj eltrovi ilian kaŝejon. Mi nur alportas al vi, sinjoro, la certecon, ke se Ursus trovas sin ĉi tie, tiam ankaŭ la dia Ligia estas en Romo, kaj alian novaĵon, ke la hodiaŭan nokton ŝi estos preskaŭ certe en Ostriano…
— En Ostriano? Kie ĝi estas? — interrompis Vinicius, volante videble tuj kuri al la montrata loko.
— Tio estas malnova tombejo inter Via Salaria kaj Nomentana. Tiu pontifex maximus de la kristanoj, pri kiu mi menciis al vi, sinjoro, kaj kiun oni atendis multe pli malfrue, jam alvenis, kaj hodiaŭ nokte li baptos kaj instruos en tiu tombejo. Il kaŝas sin kun sia instruo, ĉar kvankam ĝis nun