— Mi, en Ostrianon? — demandis Chilo, kiu neniom deziris tien iri. — Mi, nobla tribuno, promesis al vi trovi Ligian, sed mi ne promesis ŝin forkapti… Pensu, sinjoro, kio okazus al mi, se tiu liga urso, disŝirinte Glaucuson, konvinkiĝus samtempe, ke li ne tute prave lin disŝiri? Ĉu li ne konsiderus min (cetere malprave) la kaŭzinto de la plenumita murdo? Memoru, sinjoro, ke ju pli granda filozofo iu estas, des pli malfacile estas al li respondi malsaĝajn demandojn de simplulojn, kion do mi al li respondus, se li demandus min, kial mi akuzis Glaucuson, la kuraciston? Se vi tamen suspektas, ke mi vin trompas, mi diros al vi: pagu al mi nur tiam, kiam mi montros al vi la domon, en kiu Ligia loĝas, kaj hodiaŭ elmontru al mi nur parteton de via malavareco, por ke, se ankaŭ vin, sinjoro (de kio gardu ĉiuj dioj), trafus la akcidento, mi ne restu tute sen rekompenco. Via koro neniam ĝin elportus.
Vinicius alpaŝis al kesto, nomata arca, staranta sur marmora bazo kaj, eliginte el ĝi sakon, ĵetis ĝin al Chilo.
— Tie ĉi estas scrupula — li diris — kiam Ligia estos en mia domo, vi ricevos saman sakon, plenigitan per aurei.[1]
— Jovo!!! — ekkriis Chilo.
Sed Vinicius kuntiris la brovojn.
— Ĉi tie oni donos al vi manĝi, post kio vi povos ripozi. Ĝis la vespero vi ne forlasos la domon, kaj kiam noktiĝos, vi akompanos min en Ostrianon.
Sur la vizaĝo de la greko bildiĝis dum momento timo kaj hezito, poste li tamen trankviliĝis kaj diris:
— Kiu povas kontraŭstari al vi, sinjoro! Akceptu ĉi tiujn vortojn, kiel bonan aŭguron, kiel la similajn akceptis nia granda heroo en la templo de Amono. Koncerne min, tiuj ĉi „skrupuloj” (ĉi tion dirante, li skuis la sakon) superpezis la miajn, ne parolante jam pri via societo, kiu estas por mi feliĉo kaj ĝuo…
Sed Vinicius malpacience interrompis al li kaj komencis demandi pri detaloj de la interparolo kun Ursus. Unu afero montriĝis klare el ili: nome, ke aŭ ili trovos la kaŝejon de Ligia ankoraŭ en tiu ĉi nokto, aŭ povos forkapti ŝin mem en la revenvojo el Ostriano. Kaj ĉe tiu ĉi penso Viniciuson ekposedis superhoma ĝojo. Nun, kiam li havis certecon, ke li
reakiros Ligian, la kolero je ŝi kaj la ofendosent, kiun li
- ↑ Scripulum aŭ scrupulum — malgranda ora monero, egala al triono da ora denaro, aŭ aureus.