ke la kristanoj ofte ricevas ĉe bapto novajn nomojn.
— Se Ursus mortigos Glaucuson — Chilo parolis al si — tiom pli bone estos, kaj se li ne mortigos, ĝi estos ankaŭ bona signo, ĉar ĝi pruvos, kiel malfacile estas al la kristanoj mortigi. Mi ja prezentis tiun Glaucuson kiel propran filon de Judaso kaj perfidanton de ĉiuj kristanoj; mi estis tiel elokventa ke ŝtono kortuŝiĝus kaj promesus fali sur la kapon de Glaucus, tamen mi apenaŭ inklinigis tiun ligan urson, ke li promesu al mi meti sur lin sian manegon… Li hezitis, ne volis, rakontis pri sia bedaŭro kaj pento. Videble inter ili tio ne konvenas… Siajn proprajn ofendojn oni devas pardoni, venĝi la fremdajn oni ne tre rajtas, ergo, konsideru, Chilo, kio povas vin minaci? Glaucus ne rajtas venĝi kontraŭ vi… Ursus, se li ne mortigos Glaucuson por tiel granda kulpo, kiel perfido de ĉiuj kristanoj, tiom pli ne mortigos vin por kulpo tiel malgranda, kiel perfido de unu kristano. Cetere, kiam mi foje montros al tiu voluptama kolombviro la neston de tiu turtino, mi lavos la manojn for de ĉio kaj translokiĝos ree en Neapolon. La kristanoj ankaŭ parolas pri iu forlavo de la manoj, ĝi estas do videble maniero, en kiu, se oni havas kun ili aferon, oni povas ĝin finfine solvi. Bonaj homoj estas tiuj kristanoj, kaj tiel malbone oni parolas pri ili! Ho dioj! tia estas la justeco en la mondo. Plaĉas al mi tamen tiu instruo, ĉar ĝi ne permesas mortigi. Sed se ĝi ne permesas mortigi, ĝi certe ankaŭ ne permesas ŝteli, nek trompi, nek false atesti, sekve mi ne povas diri, ke ĝi estas facila. Ĝi instruas evidente ne nur honeste morti, kiel instruas la stoikoj, sed ankaŭ honeste vivi. Se mi akiros iam riĉaĵojn kaj havos tian domon, kiel ĉi tiu, kaj tiom da servistoj, eble mi ankaŭ iĝos kirstano por tiel longe, kiel tio estos al mi oportuna. Ĉar riĉulo povas ĉion permesi al si, eĉ virton… Jes!! Tio estas religio por riĉuloj, kaj tial mi ne komprenas, kiamanier estas inter ili tiom da malriĉuloj. Kion ili profitas el tio kaj ili permesas, ke la virto ligu iliajn manojn? Mi devas iam prikonsideri ĉi tion. Dume gloron al vi, Hermeso, ke vi helpis al mi retrovi tiun melon… Sed se vi ĝin faris por la du bovidinoj, blankaj samaĝulinoj kun origitaj kornoj, en tiu ĉi okazo mi ne rekonas vin. Hontu, Argusmortiginto! tia saĝa dio, kaj vi ne antaŭvidis de la komenco, ke vi nenion ricevos! Mi oferas al vi anstataŭe mian dankemon, kaj se vi preferus, anstataŭ mia dankemo, du brutojn, tiam vi mem estas la tria kaj en plej bona okazo vi devus esti paŝisto, ne dio. Gardu vin ankaŭ, ke mi ne