Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/16

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

solviĝos antaŭ mi en lumo, kiel solviĝas ĉielruĝo. De tiu tempo mi vidis ŝin dufoje, kaj ankaŭ de tiu tempo mi ne konas trankvilon, mi ne havas aliajn dezirojn, mi ne volas scii, kion povas doni al mi la urbo, mi ne volas virinojn, nek oron, mi ne volas korintajn kupraĵojn, nek sukcenon, nek perlamoton, nek vinon, nek festenojn, mi nur volas Ligian. Mi diras al vi sincere, Petronius, ke mi sopiras je si, kiel la Dormo, prezentita sur la mozaiko en via tepidarium, sopiris je Paisiteo, mi sopiras dum tutaj tagoj kaj noktoj.

— Se ŝi estas sklavino, aĉetu ŝin.

— Ŝi ne estas sklavino.

— Kio si estas do? Liberigitino de Plautius?

— Neniam estinte sklavino, ŝi ne povis esti liberigita.

— Sekve?

— Mi ne scias: reĝa filino, aŭ io simila.

— Vi ekinteresas min, Vinicius.

— Sed se vi volos min aŭskulti, mi kontentigos vian intereson. La historio ne estas tro longa. Vi eble persone konis Vannuson, la reĝon de la svevoj, kiu, ekzilita el sia patrujo, dum longa tempo restadis en Romo, kaj eĉ famiĝis per feliĉa kubludado kaj per bona veturigado. La cezaro Drusus ree surtronigis lin. Vannius, kiu estis efektive brava homo, en la komenco regis bone kaj sukcese militadis, sed poste li komencis rabi per ĉiuj manieroj, ne nur de la najbaroj, sed ankaŭ de la propraj svevoj. Tiam Vangio kaj Sido, liaj du nevoj kaj filoj de Vibilius, la reĝo de la hermanduroj, decidis devigi lin denove iri en Romon… provi la feliĉon en kubludado.

— Mi memoras, tio estis en la tempo de Claudius, antaŭ nelonge.

— Jes! Eksplodis milito. Vannius helpvokis la jazigojn, kaj liaj simpatiaj nevoj la ligojn, kiuj, aŭdinte ion pri la riĉaĵoj de Vannius kaj allogitaj per espero de militraboj, venis en tia nombro, ke la cezaro Claudius mem komencis timi pri la apudlima paco. Claudius ne volis miksi sin en la militojn de la barbaroj, li tamen skribis al Atelius Hister, kiu komandis la apuddanuban legion, ke li zorge atentu la sorton de la milito kaj ne permesu konfuzi nian pacon. Tiam Hister postulis de la ligoj, ke ili promesu ne transpasi nian limon, kion ili ne nur konsentis, sed donis garantiulojn, inter kiuj troviĝis la edzino kaj filino de ilia militestro… Vi scias ja, ke la barbaroj militiras kun siaj edzinoj kaj infanoj… Kaj jen mia Ligia estas la filino de tiu militestro.