Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/161

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

forto? Ĉu ne estos pli bone forpreni la fraŭlinon el la domo kaj riski pereon nek por ŝi, nek por ni mem?

— Tiel estu, Croto — diris Vinicius.

— Via mono, via volo! Memoru nur, sinjoro, ke morgaŭ mi veturos en Beneventon.

— Mi havas kvincent sklavojn en la urbo mem — respondis Vinicius.

Poste li donis al ili signon, ke ili foriĝu, iris mem en la bibliotekon kaj sidiĝinte, skribis al Petronius la sekvantajn vortojn:

„Chilo trovis Ligian. Hodiaŭ vespere mi iros kun li kaj kun Croto en Ostrianon kaj forkaptos ŝin tuj, aŭ morgaŭ el la domo. La dioj verŝu sur vin ĉiajn bonojn. Restu en sano, carissime, ĉar la ĝojo ne lasas min skribi plu.”

Kaj metinte la kanon, li komencis promeni per rapidaj paŝoj, ĉar krom la ĝojo, kiu plenplenigis lian animon, konsumis lin febro. Li parolis al si, ke la morgaŭan tagon Ligia estos en tiu ĉi domo. Li ne sciis, kiel li agos kun ŝi, li tamen sentis, ke se ŝi volos lin ami, li estos ŝia sklavo. Li rememoris la certigojn de Acte, ke li estis amata, kaj kortuŝiĝis ĝisfunde. Do la afero konsistos nur en subpremo de ia virgulina honto kaj de iaj ĵuroj, kiujn videble ordonas la kristana instruo? Sed se tiel estas, do, kiam Ligia foje troviĝos en lia domo kaj subiĝos al persvado aŭ perforto, tiam ŝi devos diri al si: „ĝi fariĝis!” kaj poste estos jam cedema kaj amanta.

Eniro de Chilo interrompis tamen la fluadon de tiuj dolĉaj pensoj.

— Sinjoro — diris la greko — jen kio venis ankoraŭ en mian kapon: eble la kristanoj havas iajn tesserae, sen kiuj neniu estos elasita en Ostrianon? Mi scias, ke en la preĝodomoj tiel okazas kaj tian tessera mi ricevis de Euricius: permesu do, ke mi iru al li, sinjoro, informiĝu precize kaj provizu nin per tiuj signoj, se ili montriĝos necesaj.

— Bone, nobla saĝulo — respondis gaze Vinicius — vi parolas, kiel prudenta homo kaj meritas pro tio laŭdon. Iru do al Euricius, aŭ kien plaĉas al vi, sed kiel garantion lasu sur tiu ĉi tablo la sakon, kiun vi ricevis.

Chilo, kiu ĉiam malvolonte disiĝadis kun mono, ekgrimacis, li konformiĝis tamen al la ordono kaj eliris. De Carinae al la Cirko, apud kiu trovis sin la butiko de Euricius, ne estis tre malproksime, tial li revenis ankoraŭ longe antaŭ la vespero.

— Jen estas la signoj, sinjoro. Sen ili oni nin ne enlasus.