Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/163

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XX

Ili iris tra Vicus Patricius, laŭlonge de Viminalo, al la iam Viminala pordego, apud la ebenaĵo, kie poste Diokletiano konstruigis grandiozajn vaporbanejojn. Ili preterpasis la restaĵojn de la murego de Servius Tullius kaj tra lokoj jam pli malplenaj atingis la vojon Nomentanan, poste, direktinte sin dekstren al la Salaria, troviĝis inter montetoj, plenaj de sabloprenejoj, kaj ialoke de tomboj. Intertempe iĝis tute mallume, kaj ĉar la luno ankoraŭ ne leviĝis, estus al ili sufiĉe malfacile trovi la vojon, se, kiel antaŭvidis Chilo, ne montrus ĝin la kristanoj mem. Efektive, dekstre, maldekstre kaj antaŭe oni vidis malhelajn figurojn, singarde rapidantajn al la sablaj kavegoj. Kelkaj el tiuj homoj portis lanternojn, kovrante ilin tamen laŭeble per la manteloj, aliaj, pli bone konantaj la vojon, iris en mallumo. La ekzercitaj okuloj de Vinicius distingis laŭ la movoj pli junajn virojn de maljunuloj, trenantaj sin kun helpo de bastonoj, kaj de virinoj, zorgeme envolvitaj en longaj stolae. Maloftaj pasantoj kaj kamparanoj, reveturantaj el la urbo, konsideris videble tiujn noktajn migrantojn kiel laboristojn, rapidantajn al la sablejoj, aŭ kiel enterigajn korporaciojn, kies membroj iafoje aranĝadis inter si agapojn en nokto. Laŭgrade tamen, kiel la juna patricio kaj liaj kunuloj antaŭeniĝadis, ĉirkaŭe flagris ĉiam pli multaj lanternoj kaj grandiĝadis la nombro de la personoj. Kelkaj el ili kantis per mallaŭtaj voĉoj kantojn, kiuj ŝajnis al Vinicius kvazaŭ plenaj de sopiro. Iafoje atingis lian orelon apartaj vortoj aŭ frazoj, kiel ekzemple: „Leviĝu vi, kiu dormas” aŭ „Leviĝu el mortintoj”, alifoje la nomo de Kristo ripetiĝadis en la buŝoj de la viroj kaj virinoj. Sed Vinicius malmulte atentis la vortojn, ĉar lian kapon trakuris la penso, ke eble iu el tiuj malhelaj figuroj estas Ligia. Kelkaj, preterpasante proksime, diris: „Paco kun vi!” aŭ „Gloro al Kristo!” kaj lin ekregadis maltrankvilo kaj lia koro ekbatadis pli forte, ĉar ŝajnis al li, ke li aŭdas la voĉon de Ligia. Similaj figuroj aŭ similaj movoj erarigadis lin en la mallumo ĉiumomente, kaj nur konvinkiĝinte kelkfoje pri sia eraro, li komencis ne fidi al la okuloj.