Ili eniris nun mallarĝan fosaĵon, fermitan deflanke kvazaŭ per du remparoj, kiujn unuloke transsaltis akvedukto. La luno elŝovis sin dume el post la nuboj kaj ĉe la fino de la fosaĵo ili ekvidis muron, abunde kovritan de hederoj, arĝente brilantaj en la lunlumo. Tio estis Ostriano.
La koro de Vinicius ekbatis pli vive.
Ĉe la pordego du fosistoj forprenadis la signojn. Post momento Vinicius kaj liaj kunuloj troviĝis en spaco sufiĉe vasta, fermita de ĉiuj flankoj per muro. Kelkloke staris tie apartaj monumentoj, kaj en la mezo oni vidis la ĝustan enterigejon, aŭ kripton, kuŝantan per sia sub parto sub la tersupraĵo, en kiu estis la tomboj; antaŭ la eniro en la kripton plaŭdis fontano. Estis tamen evidente, ke tre granda nombro da personoj ne povus lokiĝi en la enterigejo mem, Vinicius do facile divenis, ke la rito okazos sub la libera ĉielo, en la korto, kie baldaŭ kunvenis tre multenombra amaso. Kien nur la okulo povis atingi, lanterno flagris apud lanterno, kaj multaj el la venintoj tute ne havis lumon. Krom kelkaj kapoj ĉiuj, ĉu timante perfidulojn, aŭ malvarmon, restis kapĉkovritaj kaj la juna patricio kun maltrankvilo pensis, ke se ili restos tiel ĝis la fino, tiam en tiu amaso, ĉe tiu malforta lumo, neeble estos por li rekoni Ligian.
Sed subite ĉe la kripto oni bruligis kelkajn peĉtorĉojn, kiujn
oni kunmetis en malgrandan ŝtiparon. Iĝis pli lume. La
amaso komencis post momento kanti, unue mallaŭte, poste pli
laŭte, ian strangan himnon. Vinicius neniam en la vivo aŭdis
similan kanton. Tiu sama sopiro, kiu jam frapis lian atenton
en la kantoj, duonvoĉe sonigataj de unuopaj homoj envoje
al la tombejo, reaŭdiĝis ankaŭ nun en tiu ĉi himno, nur multe
pli klare kaj pli forte, ĝis fine ĝi iĝis tiel korskua kaj grandega,
kvazaŭ kune kun la homoj komencus sopiri tiu tuta
tombejo, la montetoj, fosaĵoj kaj ĉirkaŭaĵo. Povis ŝajni ĉe tio,
ke estas en ĝi ia vokado en nokto, ia humila peto pri savo
en vojperdo kaj mallumo. La kapoj, levitaj supren, ŝajnis vidi
iun malproksime, alte, kaj la manoj — alvoki, ke li venu
malsupren. Kiomfoje la kanto eksilentis, sekvis kvazaŭ momento
de atendo, tiel korskua, ke eĉ Vinicius kaj liaj kunuloj malgraŭvole
rigardis al la steloj, kvazaŭ timante, ke okazos io
eksterordinara kaj le vere iu masuprenvenos. Vinicius en
Malgranda Azio, en Egipto kaj en Romo mem vidis multegajn
diversajn templojn, ekkonis multegajn religiojn kaj aŭdis
multegajn kantojn, nur ĉi tie li tamen ekvidis unuafoje homojn,