Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/17

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Kiel vi eksciis tion?

— Aulus Plautius mem rakontis ĝin al mi. La ligoj efektive ne transpasis tiam nian limon, sed la barbaroj venas, kiel uragano, kaj forkuras, kiel uragano. Tiel ankaŭ malaperis la ligoj kun siaj uraj kornoj sur la kapoj. Ili venkis la svevojn kaj jazigojn de Vannius, sed ilia reĝo pereis, kaj ili foriris kun rabaĵoj, lasante la garantiulojn ĉe Hister. La patrino baldaŭ mortis, kaj ne sciante, kion fari kun la infano, Hister forsendis ĝin al la provincestro de la tuta Germanujo, Pomponius. Tiu ĉi, fininte la militon kontraŭ la kattoj, revenis Romon, kie, kiel vi scias, Claudius permesis al li soleni la triumfon. La knabino paŝis tiam post la ĉaro de la venkinto, sed kiam la soleno finiĝis, siavice Pomponius ne sciis, kion fari kun ŝi, ĉar oni ne povis trakti la garantiulinon kiel militkaptitinon, kaj fine li donis ŝin al sia fratino, Pomponia Graecina, la edzino de Plautius. En ilia domo, kie ĉiuj estas virtaj, komencante de la gemastroj, kaj finante per dombirdoj en la birdejo, ŝi plenkreskis, bedaŭrinde tiel virta, kiel Graecina mem, kaj tiel belega, ke eĉ Poppaea aspektus apud ŝi, kiel aŭtuna figo apud hesperida pomo.

— Kaj?

— Kaj mi ripetas al vi, ke de kiam mi vidis, kiel la sunradioj trabrilis ŝian korpon ĉe la fontano, mi enamiĝis je ŝi freneze.

— Ŝi estas do tiel diafana, kiel petromizo, aŭ juna sardino?

— Ne ŝercu, Petronius, kaj se vin erarigas la facileco, kun kiu mi mem parolas pri mia pasio, sciu, ke sub helkolora vesto ofte profundaj vundoj sin kaŝas. Mi devas diri al vi ankaŭ, ke, revenante al Azio, mi dormis unu nokton en templo de Mopsuso por havi aŭguran sonĝon. Kaj en la sonĝo aperis antaŭ mi Mopsuso mem kaj antaŭdiris, ke en mia vivo granda ŝanĝo okazos pro amo.

— Mi aŭdis, kiel Plinius diris, ke li ne kredas je la dioj, sed kredas je sonĝoj, kaj eble li pravas. Miaj ŝercoj ankaŭ ne malhelpas al mi pensi kelkfoje, ke efektive ekzistas nur unu dia estaĵo, pratempa, ĉiopova, krea — Venus Genitrix. Ŝi kunigas la animojn, ŝi kunigas la korpojn kaj aĵojn. Eroso eligis la mondon el haoso. Ĉu li faris bone, tio estas alia demando, sed ĉar tiel estas, ni devas konfesi lian potencon, kvankam ni rajtas ne beni ĝin…

— Ha, Petronius, pli facile estas filozofi, ol doni bonan konsilon.