Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/18

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Diru al mi, kion ĝuste vi volas?

— Mi volas havi Ligian. Mi volas, ke miaj brakoj, kiuj nun ĉirkaŭas nur aeron, povu ĉirkaŭi ŝin kaj alpremi al la brusto. Mi volas spiri per ŝia spiro. Se ŝi estus sklavino, mi donus por ŝi al Aulus cent knabinojn kun piedoj blankigitaj per kalko, signe ke ili estas unuafoje vendataj. Mi volas havi ŝin en mia domo tiel longe, ĝis mia kapo estos blanka, kiel la pinto de Sorakto en vintro.

— Ŝi ne estas sklavino, sed cetere ŝi apartenas al la familia de Plautius, kaj ĉar ŝi estas forlasita infano, oni povas konsideri ŝin alumna. Plautius povus ŝin cedi al vi, se li volus.

— Vi evidente ne konas Pomponian Graecinan. Cetere ili ambaŭ amas ŝin, kiel propran infanon.

— Pomponian mi konas. Vera cipreso. Se ŝi ne estus edzino de Aulus, oni povus dungadi ŝin, kiel ploristinon. De la morto de Julia ŝi ne demetis la nigran stola, kaj entute ŝi aspektas, kvazaŭ ŝi estus jam dumvive paŝanta sur kampo, surkreskita de asfodeloj. Plie, ŝi estas univira, do inter niaj virinoj, eksedziniĝantaj kvar aŭ kvinfoje, ŝi estas samtempe fenikso. Sed aŭskultu!… ĉu vi aŭdis, ke la fenikso laŭdire vere elvokiĝis nun en la supra Egipto, kio okazas al ĝi ne pli ofte, ol unufoje dum kvincent jaroj?

— Petronius, Petronius! Pri la fenikso ni babilos alifoje.

— Kion mi diru al vi, mia Marcus. Mi konas Auluson Plautiuson, kiu, kvankam mallaŭdas mian vivmanieron, havas al mi certan simpation, kaj eble eĉ estimas min pli, ol aliajn, ĉar li scias, ke mi neniam estis denuncisto, kiel ekzemple Domitius Afer, Tigellinus kaj la tuta bando da amikoj de Ahenobarbus. Krom tio, ne ŝajnigante min stoiko, mi tamen plurfoje malapobris tiajn agojn de Nero, je kiuj Seneca kaj Burrhus fermetis la okulojn. Se vi kredas, ke mi povas ion atingi por vi ĉe Aulus — mi estas preta servi al vi.

— Mi kredas, ke vi povas. Vi havas influon je li, kaj krom tio via menso abundas je neelĉerpeblaj rimedoj. Se vi esplorus la situacion kaj parolus kun Plautius…

— Vi trotaksas mian influon kaj spritecon, sed se en ĉi tio konsistas la afero, mi parolos kun Plautius tuj, kiam ili revenos en la urbon.

— Ili revenis antaŭ du tagoj.

— Ni iru do en la triclinium, kie nin atendas matenmanĝo, kaj poste, fortiĝinte, ni ordonos porti nin al Plautius.

— Ĉiam vi estis kara al mi — respondis vive Vinicius —