Ĉi tiu paĝo estas provlegita
tamen, tintante per la dentoj, li diris, aŭ pli ĝuste elĝemis:
— Sira! mi forestas… mi ne konas… ĉi tiun… bonan homon…
— Mi diris al li, ke vi estas hejme kaj ke vi dormas, sinjoro — respondis la sklavino — sed li postulis, ke mi vin veku…
— Ho dioj!… mi vin ordonos…
Sed Ursus, kvazaŭ senpacienciĝinte pro la prokrasto, proksimiĝis al la pordo de la cubiculum kaj, klininte sin, enŝovis internen la kapon.
— Chilo Chilonides! — li diris.
— Pax tecum! pax, pax! — respondis Chilo. — Ho, plej bona el la kristanoj! Jes, mi estas Chilo, sed ĝi estas eraro… Mi ne konas vin!
— Chilo Chilonides — respondis Ursus — via sinjoro, Vinicius, alvokas vin, ke vi venu al li kune kun mi.