Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/19

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sed nun mi simple starigos inter miaj laroj [1] vian statuon — tiel belan, kiel ĉi tiu — kaj dediĉados al ĝi oferojn.

Dirinte ĉi tion, li turnis sin al la statuoj, kiuj ornamis unu tutan flankon de la aromplena halo.

Poste li aldonis:

— Je la lumo Helioso! Se la dia Aleksandro estis simila al vi — oni ne miru je Heleno!

Kaj en tiu ĉi ekkrio estis tiom da sincereco, kiom da flato. Ĉar Petronius, kvankam pli aĝa kaj malpli atleta, estis eĉ pli bela, ol Vinicius. La virinoj en Romo admiris ne nur lian flekseman menson kaj la guston, pro kiu li gajnis la titolon de arbitro de eleganteco — sed ankaŭ lian korpon. Tiu admiro estis videbla eĉ sur la vizaĝoj de la du knabinoj el Koso, nun faldantaj lian togon, el kiuj unu, nomata Eunice, kaŝe lin amanta, rigardis en liajn okulojn humile kaj admire.

Sed li eĉ tion ne atentis, nur, ridetinte al Vinicius, ekcitis responde la esprimon de Seneca pri la virinoj:

Animal impudens… k.t.p.

Kaj poste, metinte la brakon ĉirkaŭ liajn ŝultrojn, li elkondukis lin al la triclinium.

En la unctuarium la du grekaj knabinoj, la frigianinoj kaj la du negrinoj komencis ordigi la epilichnia kun arom aĵoj. Sed en la sama momento el post la flankentirita kurteno de la frigidarium montriĝis la kapoj de la banistoj kaj aŭdiĝis mallaŭta: „sss!” — kaj responde al tio unu el la grekinoj, la frigianinoj kaj la du etiopaj knabinoj, saltkurinte, rapidege malaperis post la kurteno. En la banejo komenciĝis momentoj de petolo kaj volupto, kiujn la inspektoro ne malpermesis, ĉar li mem ofte partoprenis en similaj diboĉoj. Cetere ankaŭ Petronius suspektis tion, sed ĉar li estis homo indulgema kaj nevolonte punadis, li rigardis tion per duonfermitaj okuloj.

En la unctuarium restis sole Eunice. Dum certa tempo ŝi aŭskultis la voĉojn kaj ridojn, direktantajn sin for al la laconicum, fine, preninte la inkrustitan per sukceno kaj eburo tabureton, sur kiu antaŭ momento sidis Petronius, ŝi alŝovis ĝin atente al lia statuo.

La unctuarium estis plena de sunlumo kaj koloroj, brilantaj de la ĉielarkaj marmoroj, per kiuj estis kovritaj la muroj.

Eunice suriris la tabureton — kaj, troviĝinte samalte kun la

  1. Gardaj spiritaj.