Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/21

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO II

Post la tiel nomata matenmanĝo, al kiu la du kamaradoj sidiĝis tiam, kiam ordinaraj mortemuloj estis jam longe post la posttagmeza prandium, Petronius proponis mallongan dormon. Laŭ li la tempo estis ankoraŭ tro frua, por fari vizitojn. Estas vere homoj, kiuj komencas viziti konatojn je sunleviĝo, kaj plie, konsideras tiun ĉi kutimon malnova, roma. Sed li, Petronius, konsideras ĝin barbara. La posttagmezaj horoj estas la plej konvenaj, sed ne pli frue, ol la suno transiras al la templo de Jovo la Kapitola kaj komencas brili deflanke sur Forumon. En aŭtuno ordinare estas ankoraŭ tre varme, kaj la homoj volonte dormas post la manĝo. Intertempe agrable estas aŭskulti la murmuradon de la fontano en la atrium, kaj post la nepra paŝmilo dormi iomete en la ruĝa lumo, penetranta tra purpura, duone surtirita velarium.

Vinicius konfesis liajn vortojn pravaj, kaj ili komencis promeni, en senzorga maniero parolante pri tio, kio okazas sur Palatino kaj en la urbo, kaj iom filozofante pri la vivo. Poste Petronius iris en cubiculum, sed li ne dormis longe. Duonhoron poste li eliris, kaj, ordoninte alporti al si verbenon, komencis ĝin flari kaj froti per ĝi siajn manojn kaj tempiojn.

— Vi ne imagas — li diris — kiel tio vigligas kaj freŝigas. Nun mi estas preta.

Portilo atendis jam delonge, do ili sidiĝis kaj ordonis porti sin al Vicus Patricius, al la domo de Aulus. La insula de Petronius trovis sin sur la suda deklivo de Palatino, apud la t.n. Carinae, kaj tiel la plej mallonga vojo estus malsupre de Forum, sed ĉar Petronius volis ĉe tiu ĉi okazo viziti la juveliston Idomen, li ordonis, ke oni portu ilin tra Vicus Apollinis kaj Forum al Vicus Sceleratus, ĉe kies angulo estis multegaj ĉiuspecaj vinejoj.

Grandegaj negroj levis la portilon kaj ekiris, antaŭataj de sklavoj, nomataj pedisequi. Petronius dum certa tempo silente levadis siajn manojn, aromajn per verbeno, al la nazo, kaj ŝajnis mediti pri io. Post momento li diris:

— Venis al mi la ideo, ke se via arbara nimfo ne estas