Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/22

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sklavino, ŝi povus forlasi la domon de Plautius kaj translokiĝi en la vian. Vi ĉirkaŭigus ŝin per amo kaj surŝutus per riĉaĵoj, kiel mi mian adoratan Chrysothemison, kiu, inter ni dirante, tedas min jam almenaŭ same, kiel mi ŝin.

Markus skuis la kapon.

— Ne? — demandis Petronius. — En plej malbona okazo la afero venus antaŭ la cezaron, kaj vi povas esti certa, ke eĉ nur dank’ al mia influo nia Kuprobarba favorus vian flankon.

— Vi ne konas Ligian — respondis Vinicius.

— Lasu do min demandi, ĉu vi ŝin konas pli, ol laŭvide? Ĉu vi parolis al ŝi? Ĉu vi konfesis al ŝi vian amon?

— Mi vidis ŝin unue ĉe la fontano, kaj poste mi ankoraŭ dufoje renkontis ŝin. Memoru, ke dum mia restado en la domo de Aulus mi loĝis en flanka pavilono, destinita por gastoj, kaj, havante elartikigitan manon, mi ne povis partopreni la komunajn manĝojn. Nur vespere, antaŭ la tago, por kiu mi anoncis mian forveturon, mi renkontis Ligian ĉe la vespermanĝo — kaj mi povis diri al ŝi nek unu vorton. Mi devis aŭskulti Auluson, kiu rakontis pri siaj venkoj en Britujo, kaj poste pri la ruino de la malgrandaj bienoj en Italujo, kiun ankoraŭ Licinius Stolo penis kontraŭagi. Entute mi ne scias, ĉu Aulus kapablas paroli pri io alia, kaj ne pensu, ke ni sukcesos tion ĉi eviti, se nur vi ne preferos aŭskulti pri la malharditeco de la nuna tempo. Ili havas en siaj birdejoj fazanojn, sed ne manĝas ilin, akceptinte la principon, ke formanĝo de ĉiu fazano proksimigas la finon de la roma potenco. La duan fojon mi renkontis ŝin apud ĝardena cisterno, tenantan en la mano ĵus elŝiritan kanon, kies tufan finon ŝi trempis en la akvo kaj surŝprucis la iridojn, kreskantajn ĉirkaŭe. Rigardu miajn genuojn. Je la ŝildo de Heraklo, mi diras al vi, ke ili ne tremis, kiam kontraŭ niajn maniplojn iris, muĝante, la hordoj de partoj — sed ili tremis ĉe tiu cisterno. Kaj konfuzita, kiel infano, kiu ankoraŭ portas bulla ĉe la kolo, nur per la okuloj mi petegis kompaton, longe ne povante eldiri eĉ vorton.

Petronius rigardis lin kun certa envio.

— Feliĉulo! — li diris — se eĉ la mondo kaj la vivo estus plej malbonaj, restos en ili unu eterne bono — la juneco!

Kaj post momento li demandis.

— Ĉi vi ne alparolis ŝin?

— Jes. Rekonsciiĝinte iom, mi diris, ke mi revenas el Azio,