Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/23

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ke mi elartikigis la manon apud la urbo kaj multe suferis, sed nun, kiam mi devas forlasi ĉi tiun gastaman domon, mi vidas, ke suferado ĉi tie pli valoras, ol aliloke ĝojo, malsano pli, ol aliloke sano. Ŝi aŭskultis miajn vortojn ankaŭ konfuzita, desegnante ion per la kano sur la safrana sablo. Poste ŝi levis la kapon, ankoraŭ foje rigardis tiujn faritajn signojn, ankoraŭ foje min, kvazaŭ volante ion demandi — kaj subite ŝi forkuris, kiel hamadriado de malsprita faŭno.

— Ŝi certe havas belegajn okulojn.

— Kiel maro — kaj mi dronis en ili, kiel en maro. Kredu al mi, ke Arhipelago estas malpli blua. Momenton poste alkuris la malgranda Plautius kaj komencis ion demandi. Sed mi ne komprenis, kion li diris.

— Ho Ateno! — ekkriis Petronius — forprenu la kovraĵon, per kiu Eroso kovris la okulojn de ĉi tiu knabo — aŭ li rompos al si la kapon kontraŭ kolono en la templo de Venuso.

Kaj li turnis sin al Vinicius:

— Ho, vi printempa burĝono sur la arbo de l’ vivo, vi unua verda branĉeto de vinberujo! Mi devus, anstataŭ al Plautius, portigi vin al Gelotius, kiu havas lernejon por knaboj, ne havantaj scion pri la vivo.

— Kion vi ĝuste volas de mi?

— Kaj kion ŝi desegnis sur la sablo? Ĉu ne la nomon de Amoro, ĉu ne koron, trapafitan per lia sago, aŭ ion similan, laŭ kio vi povus konjekti, ke satirusoj jam flustris en la orelon de tiu nimfo diversajn sekretojn de la vivo? Kiel vi povis ne rigardi tiujn signojn?

— De pli longe mi portas togon, ol vi pensas — diris Vinicius — kaj antaŭ ol alkuris la malgranda Aulus, mi atente rigardis tiujn signojn. Mi ja scias, ke en Grekujo kaj en Romo knabinoj ofte skribas sur sablo konfesojn, kiujn ne volas eldiri iliaj buŝoj… Sed divenu, kion ŝi desegnis?

— Se ion alian, ol mi diris, mi ne divenos.

— Fiŝon.

— Kion vi diras?

— Mi diras: fiŝon. Ĉu ĝi devis signifi, ke en ŝiaj vejnoj ĝis nun malvarma sango fluas? — mi ne scias! Sed vi, kiu min nomis printempa burĝono sur la arbo de l’ vivo, scios sendube klarigi tiun signon pli bone?

Carissime? Tian demandon faru al Plinius. Li havas scion pri la fiŝoj. Se la maljuna Apicius vivus ankoraŭ, eble li ankaŭ povus ion diri al vi pri tio, ĉar li formanĝis dum sia