Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/24

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vivo pli da fiŝoj, ol povas enteni samtempe la Neapola golfo.

Sed la plua interparolo rompiĝis, ĉar oni enportis ilin en svarmoplenajn stratojn, kie ĝin malhelpis la homa bruado. Tra Vicu Apollinis ili direktis sin al Forum Romanum, kie en bela vetero, antaŭ subiro de la suno, kunvenadis amasoj da senfaremaj urbanoj, por promeni inter la kolonoj, rakonti novaĵojn kaj aŭskulti ilin, vidi portatajn portilojn kun eminentuloj, fine — eniri vendejojn de juvelistoj, librovendejojn, negocejojn, kie oni ŝanĝadis monon, vendejojn de ŝtofoj, de bronzaĵoj, kaj ĉiajn aliajn, kiuj trovis sin amase en la domoj, okupantaj la flankon de la placo kontraŭ Kapitolo. La duono de Forumo, kuŝanta senpere sub la kastelaj abruptaĵoj, estis jam dronanta en ombro, dum la kolonoj de la pli alte starantaj temploj oris ankoraŭ en lumo kaj bluo. Tiuj, kiuj kuŝis pli malalte, ĵetadis longformajn ombrojn sur la marmorajn platojn, — kaj ĉie ili estis tiel multaj, ke la rigardo inter ili perdis la vojon, kiel en arbaro. Ŝajnis, ke tiuj konstruaĵoj kaj kolonoj kvazaŭ sufokas sin unu inter aliaj. Ili levis sin en tavoloj, vico super vico, etendis sin dekstren kaj maldekstren, atakis la deklivojn, premis sin al la kastela murego aŭ unu al aliaj, simile al pli kaj malpli grandaj, pli kaj malpli dikaj, oretaj kaj blankaj trunkoj, jen florantaj sub la arkitravoj per akantaj floroj, jen volvitaj en jonstilajn kornojn, aŭ finitaj per simpla, dorisa kvadrato. Super tiu arbaro brilis koloraj triglifoj, el timpanoj elstaradis skulptitaj figuroj de dioj, de suproj flugilhavaj kvadrigoj kvazaŭ volis levi sin en aeron, en tiun bluon, kiu flugpendis trankvile super tiu urbo de temploj. En la mezo de la placo kaj rande fluis rivero da homoj: amasoj promenis sub la arkadoj de la baziliko de Julio Cezaro, amasoj sidis sur la ŝtuparo de Kastoro kaj Polukso kaj svarmis apud la templeto de Vesto, similaj sur tiu grandega marmora fono al diveskoloraj aroj da papilioj aŭ skaraboj. De supre, per la grandegaj ŝtupoj, flanke de la templo, dediĉita „Jovi optimo, maximo”, alfluadis novaj ondoj. Ĉe Rostra oni aŭskultis iujn hazardajn parolantojn; tie kaj ie aŭdiĝis ekkrioj de stratvendistoj, vendantaj fruktojn, vinon aŭ akvon, miksitan kun figsuko, de trompistoj, rekomendantaj mirindajn kuracilojn, de aŭguristoj, trovistoj de kaŝitaj trezoroj, klarigistoj de sonĝoj. Kelkloke kun la bruo de interparoloj kaj alvokoj miksis sin sonoj de sistra, [1] de egipta

sambuca [1] aŭ de grekaj flutoj. Kelkloke malsanuloj, piuloj

  1. 1,0 1,1 Muzikaj instumentoj.