Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/25

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aŭ ĉagrenitoj portis oferojn en templojn. Inter la homoj, sur la ŝtonaj platoj, amasiĝadis aretoj da kolomboj, avidaj je la oferaj grajnoj, similaj al moviĝemaj, diverskoloraj kaj malhelaj makuloj, foje leviĝante supren kun laŭta flugilklakado, kaj jen falante sur lokojn, liberigitajn de la homamaso. De tempo al tempo la svarmantaj aroj disiĝadis antaŭ portiloj, en kiuj oni vidis subtilajn virinajn vizaĝojn aŭ kapojn de senatanoj kaj kavaliroj, kun trajtoj kvazaŭ rigidaj kaj lacaj de vivpenado. La diverslingva amaso laŭte ripetadis iliajn nomojn, aldonante kromnomojn, mokojn aŭ laŭdojn. Inter senordaj grupoj de tempo al tempo trapuŝadis sin, marŝante mezurpaŝe, taĉmentoj da soldatoj aŭ vigiloj, [1] gardantaj la stratan ordon. La grekan lingvon oni aŭdis ĉirkaŭe same ofte, kiel la latinan.

Vinicius, kiu jam longe ne estis en la urbo, rigardis kun certa scivolo tiun homan svarmantaron kaj tiun Forum Romanum, regantan la ondaron de l’ mondo, kaj samtempe tiel de ĝi superverŝitan, ke Petronius, kiu penetris la penson de sia kunulo, nomis ĝin „la nesto de kviritoj — sen kviritoj”. Efektive, la indiĝena elemento preskaŭ perdis sin en tiu amasego, konsistanta el ĉiuj rasoj kaj nacioj. Oni vidis tie etiopojn, blondharajn grandegulojn el la malproksima Nordo, britojn, gallojn kaj germanojn, oblikvokulajn loĝantojn de Seriko, homojn el apud Eŭfrato kaj homojn el apud Induso, kun barboj pentritaj brikkolore, sirianojn el apud la bordoj de Oronto, kun okuloj nigraj kaj dolĉaj, sekajn, kiel osto, loĝantojn de la arabaj dezertoj, kavbrustajn judojn, egiptanojn kun eterna indiferenta rideto sur la vizaĝoj, kaj numidojn, kaj afrojn, grekojn el Greklando, kiuj egale kun la romanoj regis la urbon, sed regis per scienco, arto, saĝo kaj ruzo, grekojn el la insuloj kaj el Malgranda Azio, kaj el Egipto, kaj el Italujo, kaj el Narbona Gallujo. En la amaso de sklavoj kun truitaj oreloj ne mankis ankaŭ liberaj, nenionfarantaj indiĝenoj, kiujn la cezaro amuzis, nutris kaj eĉ vestis, kaj liberaj fremdlandanoj, kiujn logis en la grandegan urbon facileco de l’ vivo kaj esperoj de favoro de Fortuno; ne mankis stratvendistoj kaj pastroj de Serapiso kun palmaj branĉoj en la manoj, kaj pastroj de Izido, sur kies altarojn oni portis pli da oferoj, ol en la templon de Kapitola Jovo, — kaj pastroj de Cibelo, tenantaj en la manoj orajn rizherbojn, kaj pastroj de migrantaj dioj, kaj orientaj

dancistinoj kun helkoloraj mitroj, kaj vendistoj de amuletoj,

  1. Urbaj gardistoj.