Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/26

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj dresistoj de serpentoj, kaj haldeaj magiistoj, kaj fine homoj sen ia okupo, kiuj ĉiusemajne venadis peti grenon el la apudtibraj grenejoj, batalis pro loteriaj biletoj en cirkoj, pasigadis noktojn en senĉese falantaj domoj en la transtibra kvartalo, kaj tagojn sunajn kaj varmajn en kriptoportikoj, en malpuraj manĝejoj en Suburra, sur la ponto de Milvius aŭ antaŭ insulae de riĉuloj, kie de tempo al tempo oni ĵetadis al ili restaĵojn, lasitajn post manĝo de sklavoj.

Petronius estis bone konata al tiuj amasoj. La orelojn de Vinicius atingadis senĉese: „Hic est!” („jen li!”) Oni amis lin pro lia malavereco, kaj lia populareco kreskis, de kiam oni eksciis, ke li pledis antaŭ la cezaro kontraŭ la mortkondamno, verdiktita je la tuta familia, t.e. ĉiuj, sendiference de la sekso kaj aĝo, sklavoj de prefekto Pedanius Secundus, tiul, ke unu el ili mortigis tiun kruelulon en momento de malespero. Petronius verdire laŭte ripetadis, ke tio estis al li indiferenta, kaj ke li pledis antaŭ la cezaro nur private, kiel arbiter elegantiarum, kies estetikajn sentojn indignis tiu barbara buĉo, inda je iaj scitoj, ne je romanoj. Malgraŭ tio la popolo, kiu indigniĝis pro la duĉo, amis de tiu tempo Petroniuson.

Sed li ne atentis ĉi tion. Li memoris, ke tiu ĉi popolo amis ankaŭ Britannicuson, kiun Nero venenigis, kaj Agrippinan, kiun li ordonis murdi, kaj Octavian, kiun oni sufokis sur Pandataria, antaŭe malferminte ŝiajn vejnojn en varmega vaporo, kaj Rubeliuson Plautuson, kiu estis ekzilita, kaj Thraseason, al kiu ĉiu morgaŭo povis alporti mortverdikton. La amon de la popolo oni povis pli ĝuste konsideri malbona aŭguro, kaj la skeptika Petronius estis samtempe superstiĉa. La amason li malestimis duoble: kiel aristokrato kaj kiel estetikulo. Homoj, odorantaj rostitan fabon, kiun ili portis ĉebruste, kaj krom tio senĉese raŭkaj kaj ŝvitantaj de morao-ludado ĉe stratanguloj kaj peristiloj, ne indis, antaŭ liaj olukoj, la nomon de homoj.

Respondante do nek aplaŭdojn, nek kisojn, de tie kaj ie sendatajn al li per gestoj, li rakontis al Marcus la aferon de Pedanius, mokante ĉe tio la ŝanĝemon de la strata aĉularo, kiu, tagon post la danĝera ekscito, aplaŭdis Neron, traveturantan al la templo de Jovo Statoro. Sed antaŭ la librovendejo de Avirunus li ordonis halti, kaj, elirinte, aĉetis multornaman manuskripton, kiun li transdonis al Vinicius.

— Jen donaco por vi — li diris.

— Dankon! — respondis Vinicius. Poste, rigardinte la titolon, li demandis: