Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/269

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kortuŝita kaj liaj piedoj tremis sub strihava mantelo; kiam post liaj vortoj sekvis silento, li komencis paroli plu, kvazaŭ volante antaŭi malfavoran respondon:

— Mi scias, kiaj estas la malhelpoj, sed mi amas ŝin, kiel la proprajn okulojn, kaj kvankam mi ne estas ankoraŭ kristano, mi estas malamiko nek via, nek de Kristo. Mi volas esti antaŭ vi en vero, ke vi povu al mi fidi. Mi pledas nun pri mia vivo, tamen mi parolas veron. Iu alia eble dirus al vi: baptu min! — mi diras: klerigu min! Mi kredas, ke Kristo leviĝis el mortintoj, ĉar tion rakontas homoj, vivantaj per vero, kiuj Lin vidis post Lia morto. Mi kredas, ĉar mi mem vidis, ke via instruo naskas virton, justecon kaj kompatemon, ne krimojn, pri kiuj oni vin suspektas. Nemulte mi ĝin ĝis nun ekkonis. Tiom nur, kiom mi eksciis de vi, el viaj faroj, tiom nur, kiom mi ekkonis de Ligia, el la interparoloj kun vi. Kaj tamen mi ripetas al vi, ke eĉ en mi jam io ŝanĝiĝis pro via instruo. Antaŭe mi regis per fera mano miajn sklavojn, nun — mi ne povas. Mi ne konis kompaton — nun mi ĝin konas. Mi amis voluptoĝuojn — nun mi forkuris de la lago de Agrippa, ĉar abomeno sufokis la spiron en mia brusto. Antaŭe mi kredis je perforto, nun mi ĝin malkonfesis. Sciu, ke mi mem min ne rekonas, sed abomenaj iĝis al mi festenoj, vino, kantoj, citroj kaj florkronoj, abomenaj iĝis al mi la cezara kortego kaj nudaj korpoj kaj ĉiuj krimoj. Kaj kiam mi pensas, ke Ligia estas kiel montara neĝo, tiom pli mi ŝin amas; kaj kiam mi pensas, ke ŝi estas tia pro via instruo, mi amas tiun ĉi instruon kaj mi volas ĝin! Sed ĉar mi ĝin ne komprenas, ĉar mi ne scias, ĉu mi kapablos vivi en ĝi kaj ĉu mia naturo ĝin elportos, tial mi vivas en malcerteco kaj turmento, kvazaŭ mi vivus en mallumejo.

Ĉe tiuj ĉi vortoj la brovoj kuntiriĝis sur lia frunto en doloran sulkon kaj ruĝo aperis sur liaj vangoj, post kio li denove parolis ĉiam pli rapide kaj kun ĉiam pli granda kortuŝo:

— Vi vidas! mi suferas pro la amo kaj pro la mallumo. Oni diris al mi, ke via instruo alportas pereon al la vivo, al homa ĝojo, al feliĉo, al la leĝo, al la ordo, al la estreco kaj al la roma regado. Ĉu tiel estas? Oni diris al mi, ke vi estas frenezaj; diru, kion vi alportas? Ĉu ami estas peko? ĉu peko estas senti ĝojon? ĉu peko estas deziri feliĉon? ĉu vi estas malamikoj de la vivo? ĉu kristano devas esti mizerulo? ĉu mi devas rezigni Ligian? Kia estas via vero? Viaj faroj kaj viaj