Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/27

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Satyricon? Io nova. Kiu ĝin verkis?

— Mi. Sed mi ne volas imiti Ruffinuson, kies historion mi intencis al vi rakonti, nek Fabriciuson Vejenton: tial neniu ĝin scias, kaj vi al neniu diru.

— Vi ja diris, ke vi ne verkas versaĵojn — diris Vinicius — kaj ĉi tie mi vidas prozon, dense interplektitan kun ili.

— Kiam vi legos, atentu speciale la festenon ĉe Trimalchio. Koncerne versaĵojn — ili naŭzas min, de kiam Nero verkas eposon. Vidu, Vitelius, volante senpezigi la stomakon, uzas eburan bastoneton, kiun li enŝovas en la gorĝon; aliaj helpas sin per fenikopteraj plumoj, trempitaj en olivoleo aŭ timiana dekoktaĵo — kaj mi legas poeziaĵojn de Nero — kaj la efiko estas tuja. Mi povas ilin poste laŭdi, se ne kun pura konscienco, almenaŭ kun pura stomako.

Tion ĉi dirinte, li haltigis la portilon antaŭ la vendejo de la juvelisto Idomen, kaj, priparolinte kun li la aferon de la gemoj, ordonis porti la portilon rekte al la domo de Aulus.

— Envoje mi rakontos al vi, por elmontri, kion signifas la aŭtora ambicio, la historion de Ruffinus.

Sed antaŭ ol li ĝin komencis, ili eniris sur Vicus Patricius kaj baldaŭ troviĝis antaŭ la hejmo de Aulus. Juna kaj forstatura ianitor malfermis al ili la pordon, kondukantan al ostium, super kiu pigo, fermita en kaĝo, krie salutis ilin per la vorto salve!

Trapasante el la dua vestiblo, nomata ostium, en la ĝustan atrium, Vinicius diris:

— Ĉu vi rimarkis, ke la pordisto ĉi tie estas sen katenoj?

– Ĝi estas stranga domo — respondis duonvoĉe Petronius. Vi scias verŝajne, ke oni suspektis Pomponian Graecinan pri konfesado de orienta superstiĉo, kiu konsistas, en adorado de iu Chrestos. Ŝajnas, ke ĉi tiun servon faris al ŝi Crispinilla, kiu ne povas pardoni al Pomponia, ke unu edzo sufiĉis al ŝi por la tuta vivo. — Univira!… Eĉ plado da agarikoj el Noriko ne estas hodiaŭ tia maloftaĵo en Romo. Ŝi estis juĝata de hejma tribunalo.

— Vi pravas, ke ĝi estas stranga domo. Mi rakontos al vi poste, kion mi ĉi tie aŭdis kaj vidis.

Dume ili troviĝis en la atrium. Estranta ĝin sklavo, atriensis, sendis alian, nomatan nomenclator, por anonci la alvenon de la gastoj, kaj samtempe servistoj alŝovis al ili seĝojn kaj piedbenketojn. Petronius, kiu, imagante, ke en ĉi tiu severa domo regas ĉiama malgajeco, neniam estis ĉi tie, rigardis