Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/270

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vortoj estas kiel klara akvo, sed kia estas la fundo de tiu ĉi akvo? Vi vidas, ke mi estas sincera. Disigu la mallumon! Ĉar oni diris al mi ankaŭ tion: Grekujo kreis la saĝecon kaj la belecon, Romo la potencon, kaj kion ili alportas? Do diru, kion vi alportas? Se post via pordo estas lumo, malfermu al mi!

— Ni alportas amon — diris Petro.

Kaj Paŭlo el Tarso aldonis:

— Se mi parolus lingvojn homajn kaj anĝelajn, sed ne havus amon, mi estus, kiel vansonanta kupraĵo…

Sed la koron de la apostolo movis tiu turmentata animo, kiu, kiel birdo, fermita en kaĝo, baraktis al la aero kaj al la suno, do etendinte al Vinicius la manojn, li diris:

— Kiu frapas, estos al li malfermite, kaj la favoro de la Sinjoro estas kun vi, tial mi benas vin, mi benas vian animon kaj vian amon en la nomo de la Savinto de l’ mondo.

Vinicius, kiu jam antaŭe parolis kun ekscito, ekaŭdinte la benon, eksaltis al Petro, kaj tiam okazis fakto eksterordinara. Jen tiu ĉi posteulo de la kviritoj, kiu antaŭ nelonge ne rekonis en fremdulo homon, kaptis la manojn de la maljuna galileano kaj komencis dankeme premi ilin al la buŝo.

Kaj Petro ekĝojis, ĉar li komprenis, ke lia semado falis sur unu kampon pli kaj ke lia fiŝkaptista reto enprenis unu animon pli.

La ĉirkaŭantoj, ne malpli ĝojante pro tiu ĉi malkaŝa signo de respekto al la apostolo de Dio, vokis per unu voĉo:

— Glorata estu Dio en la altaĵoj!

Vinicius leviĝis kun ĝojluma vizaĝo kaj komencis paroli:

— Mi vidas, ke feliĉo povas loĝi inter vi, ĉar mi sentas min feliĉa, kaj mi kredas, ke vi konvinkos min same en la aliaj aferoj. Sed ankaŭ tion mi diras al vi, ke ĝi ne okazos en Romo, la cezaro veturas Antiumon, kaj mi devas kuniri, ĉar mi ricevis la ordonon. Vi scias, ke ne obei signifas morti. Sed se mi trovis favoron en viaj okuloj, veturu kun mi, por ke vi instruu al mi vian veron. Vi estos tie pli sekuraj, ol mi mem; en tiu granda amasego da homoj vi povos prediki vian veron en la kortego mem de la cezaro. Oni diras, ke Acte estas kristanino, kaj ankaŭ inter la pretorianoj estas kristanoj, ĉar mi mem vidis, kiel la soldatoj surgenuiĝis antaŭ vi ĉe la Nomentana pordego. En Antiumo mi havas palacon, kie ni kunvenados, por tie, kelkajn paŝojn de Nero, aŭskulti viajn instruojn. Glaucus diris al mi, ke por unu animo vi estas