Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/271

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pretaj migri al la fino de la mondo, faru do por mi tion, kion vi faris por tiuj, por kiuj vi venis ĉi tien el la malproksima Judeo, faru tion kaj ne forlasu mian animon!

Ili, ekaŭdinte ĉi tion, komencis interkonsili, pensante kun ĝojo pri la venko de sia instruo kaj pri la signifo, kiun por la idolana mondo havos konvertiĝo de aŭgustano kaj posteulo de unu el la plej malnovaj romanaj gentoj. Ili estis pretaj efektive migri al la ekstremoj de la mondo por unu homa animo, kaj de la morto de la majstro ili faris ja nenion alian, do rifuza respondo eĉ ne venis en ilian penson. Sed Petro estis ĉi-momente paŝtisto de la tuta ŝafaro, li do ne povis veturi, tamen Paŭlo el Tarso, kiu antaŭ nelonge estis en Aricio kaj en Fregeloj, kaj estis ironta denove longan vojaĝon en Orienton, por viziti la tieajn komunumojn kaj inspiri al ili novan spiriton de fervoro, konsentis akompani la junan tribunon en Antiumon, ĉar tie li povis facile trovi ŝipon, irantan la grekajn marojn.

Vinicius, kvankam li malĝojiĝis, ke Petro, al kiu li tiom ŝuldis, ne akompanos lin, dankis tamen kore kaj poste turnis sin al la maljuna apostolo kun la lasta peto:

— Sciante la loĝejon de Ligia — li diris — mi povus mem iri al ŝi kaj demandi, kiel decas, ĉu ŝi akceptos min kiel edzon, se mia animo iĝos kristana. Sed mi preferas peti vin, apostolo: permesu al mi vidi ŝin, aŭ mem ekonduku min al ŝi. Mi ne scias, kiel longe mi devos resti en Antiumo, kaj memoru, ke kun la cezaro neniu estas certa pri la morgaŭa tago. Eĉ Petronius jam diris al mi, ke mi ne estos tie tute sekura. Mi vidu ŝin antaŭe, mi satigu per ŝi la okulojn kaj demandu, ĉu ŝi forgesos al mi la malbonon kaj ĉu ŝi partoprenos kun mi bonon.

Kaj Petro apostolo ridetis bonkore kaj diris:

— Kiu rifuzus al vi la justan ĝojon, mia filo?

Vinicius denove kliniĝis al liaj manoj, ĉar li jam tute ne pvosi regi plu la plenŝvelintan koron; la apostolo prenis lin je la tempioj kaj diris:

— Vi tamen ne timu la cezaron, ĉar tion mi diras al vi, ke eĉ unu haro ne falos de via kapo.

Poste li sendis Miriamon por venigi Ligian, ordonante al ŝi ne diri, kiun ŝi trovos inter ili, por kaŭzi al la knabino tiom pli grandan ĝojon.

La distanco ne estis granda, do post nelonga tempo la kunvenintoj ekvidis el la ĉambro meze de la ĝardenaj mirtoj Miriamon, kondukantan Ligian je la mano.

Vinicius volis kuri renkonten, sed je la vido de tiu amegata