Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/272

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vizaĝo la feliĉo senigis lin de la fortoj — kaj li staris kun bateganta koro, senspire, apenaŭ povante teni sin sur la piedoj, centoble pli tuŝita, ol tiam, kiam unuafoje en la vivo li aŭdis la sagojn de la partoj, fajfantajn preter lia kapo.

Ŝi enkuris, atendante nenion, kaj je lia vido ŝi ankaŭ haltis, kvazaŭ fiksita al la tero. Ŝia vizaĝo ruĝiĝis kaj tuj tre paliĝis, poste ŝi komencis rigardi per mirplenaj kaj kune timigitaj okuloj la ĉeestantojn.

Sed ĉirkaŭe ŝi vidis serenajn rigardojn, plenajn de boneco, kaj la apostolo Petro proksimiĝis al ŝi kaj diris:

— Ligia, ĉu vi amas lin ĉiam?

Sekvis momento de silento. Ŝia buŝo komencis tremi, kiel la buŝo de infano, kiu estas preta plori kaj kiu, sentante sin kulpa, vidas tamen, ke ĝi devas konfesi la kulpon.

— Respondu — diris la apostolo.

Tiam kun humileco kaj timo en la voĉo ŝi elflustris, ŝovante sin malsupren al la genuoj de Petro:

— Jes…

Sed Vinicius en la sama momento geniuĝis apud ŝi; Petro metis la manojn sur iliajn kapojn kaj diris:

— Amu unu la alian en la Sinjoro kaj je Lia gloro, ĉar nenia peko estas en via amo.