Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/28

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉirkaŭen kun certa miro kaj kvazaŭ kun seniluziiĝo, ĉar la atrium impresis pli ĝuste gaje. De supre, tra granda malfermaĵo, enfaladis kolono da hela lumo, splitanta sin en mil fajrerojn sur fontano. Kvadrata lageto kun fontano en la mezo, nomata impluvium, destinita por akceptadi pluvon, enfalantan dum malbela vetero, estis ĉirkaŭita per anemonoj kaj lilioj. Speciale liliojn oni videble amis en tiu ĉi domo, ĉar ili estis ĉi tie grandare, blankaj, kaj ruĝaj, kaj fine safirbluaj iridoj, kies delikataj petaloj estis kvazaŭ arĝentitaj de akva polvo. Meze de malsekaj muskoj, inter kiuj estis kaŝitaj florpotoj kun lilioj, kaj meze de folioj vidiĝis bronzas statuetoj, prezentantaj infanojn kaj akvajn birdojn. En unu angulo cervino, ankaŭ fandita el bronzo, klinadis sian verdrustintan pro malsekeco kapon al la akvo, kvazaŭ volante trinki. La planko de la atrium estis el mozaiko; la muroj, parte inkrustitaj per ruĝa marmoro, parte pentrornamitaj per arboj, fiŝoj, birdoj kaj grifoj, logis la okulojn per riĉeco de la koloroj. La pordokadroj al flankaj ĉambroj estis ornamitaj per testuda ŝelo aŭ eĉ eburo; ĉe la muroj inter la pordoj staris statuoj de la antaŭuloj de Aulus. Ĉie oni vidis trankvilan bonstaton, malproksiman de lukso, sed noblan kaj memrespektan.

Petronius, kiu loĝis senkompare pli riĉe kaj elegante, povis tamen trovi ĉi tie nek unu objekton, kiu ofendus lian guston — kaj ĝuste li turnis sin kun ĉi tiu rimarko al Vinicius, kiam subite sklavo velarius flankentiris la kurtenon, apartigantan la atrium, kaj en la fundo de la domo montriĝis rapide alvenanta Aulus Plautius.

Li estis homo, proksimiĝanta al la vesperaj tagoj de la vivo, kun kapo, kovrita de blanka prujno, sed vigla, kun vizaĝo energia, iom tro mallonga, sed ankaŭ iom simila al kapo de aglo. Tiufoje bildis sin sur ĝi ioma miro kaj eĉ maltrankvilo kaŭze de la neatendita alveno de la amiko, kunulo kaj konfidato de Nero.

Sed Petronius estis tro lerta mondano kaj tro penetrema homo, por tion ĉi ne rimarki, do post la unuaj salutoj li deklaris kun la tuta elokventeco kaj flueco, kiun li sciis elmontri, ke li venas danki por la zorgado, kiun en ĉi tiu domo ricevis la filo de lia fratino, kaj ke sole dankemo estas la kaŭzo de lia vizito, al kiu cetere kuraĝigis lin la malnova konateco kun Aulus.

Aulus sia flanke certigis, ke li estas bonvena gasto, kaj koncerne dankemon, li diris, ke li mem sentas sin lia ŝuldanto,