Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/29

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kvankam Petronius certe ne divenas la kaŭzon.

Efektive Petronius tute ĝin ne divenis. Vane, levinte supren siajn nuksokolorajn okulojn, li streĉis la menson, por rememori plej etan servon, faritan al Aulus aŭ al iu alia. Li rememoris neniun, krom eble ĉi tiun, kiun li intencis fari al Vinicius. Pretervole povis verdire okazi io simila, sed nur pretervole.

— Mi amas kaj tre ŝatas Vespasianon — respondis Aulus — al kiu vi savis la vivon, kiam foje trafis lin la malfeliĉo endormiĝi dum aŭskultado de versaĵoj de la cezaro.

— Trafis lin feliĉo — rediris Petronius — ĉar li ne aŭdis ilin, sed mi ne neas, ke ĝi povis finiĝi malfeliĉe. La Kuprobarba nepre volis sendi al li centuriestron kun amika komisio, ke li malfermu al si la vejnojn.

— Kaj vi, Petronius, ridis lin.

— Jes, aŭ kontraŭe: mi diris al li, ke se Orfeo sciis dormigadi per kanto sovaĝajn bestojn, lia triumfo estas egala, se li sukcesis endormigi Vespasianon. Ahenobarbuson oni povas mallaŭdi, sed kondiĉe, ke malgranda mallaŭdo entenu grandegan flaton. Nia moŝta aŭgustino, Poppaea, komprenas ĉi tion tre bone.

— Bedaŭrinde, tia estas nia tempo — respondis Aulus. Mankas al mi du antaŭaj dentoj, kiujn forrompis al mi ŝtono, ĵetita per mano de brito, kaj tamen la plej feliĉajn tagojn de mia vivo mi pasigis en Britujo.

— Feliĉajn, ĉar venkajn — alĵetis Vinicius.

Sed Petronius, ektiminte, ke la maljuna komandanto komencos paroli pri siaj iamaj militoj, ŝanĝis la temon de la konversacio. Jen en la ĉirkaŭaĵoj de Prenesto kamparanoj trovis mortan lupidon kun du kapoj, kaj dum la antaŭhieraŭa fulmotondro derompis angulaĵon de la templo de Luno, kio, konsiderante la malfruan aŭtunon, estis senekzempla okazo. Unu homo, Cotta, kiu ĉi tion rakontis al li, aldonis ankaŭ, ke la pastroj de tiu templo antaŭdiras pro tio falon de grandega domo, kiun eviti oni povus nur por prezo de eksterordinaraj oferoj.

Aulus, aŭskultinte la rakonton, esprimis la opinion, ke tiajn signojn oni tamen ne devas bagateligi. Ke la dioj povas esti koleraj pro la superplena nombro da krimoj, en ĉi tio estas nenio stranga — kaj ĉi-okaze propetaj oferoj estas sendube farindaj.

Al ĉi tio Petronius diris:

— Via domo, Plautius, ne estas grandega, kvankam lo-