Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/30

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝas en ĝi grandega homo; la mia estas verdire tro granda por tia senvalora posedanto, sed ankaŭ malgranda. Sed se tenas pri ruino de iu domo, tiel granda ekzemple, kiel domus transitoria, ĉu valoras fari oferdonojn, por kontraŭagi tiun ruinon?

Plautius ne respondis ĉi tiun demandon, kaj lia singardemo iomete eĉ ofendis Petroniuson, ĉar, malgraŭ la tuta manko de sento pro la diferenco inter bono kaj malbono, li neniam estis denuncanto, kaj oni povis paroli kun li tute sendanĝere. Li sekve denove ŝanĝis la temon kaj komencis laŭdi la loĝejon de Plautius kaj la bonan guston, regantan en la domo.

— Ĝi estas malnova hejmo — diris Aulus — en kiu mi ŝanĝis nenion, de kiam mi ĝin heredis.

Kiam oni flankentiris la kurtenon, dividantan la atrium de la tablinum, la domo estis trae malfermita, tiel, ke tra la , tra la sekvanta peristilo kaj trovanta sin post ĝi halo, nomata oecus, la rigardo atingis ĝis la ĝardeno, kiu vidiĝis de malproksime, kiel hela bildo, ĉirkaŭita per malhela kadro. Gajaj infanaj ridoj venadis de tie ĝis la atrium.

– Ha, komandanto — diris Petronius — lasu nin aŭskulti de proksime tiun sinceran ridon, kiu hodiaŭ estas tiel malofta.

— Volonte — diris Plautius, leviĝante. — Tio estas mia malgranda Aulus kaj Ligia, ludantaj pilkojn. Sed koncerne ridon, mi kredas, Petronius, ke ĝi okupas vian tutan vivon.

— La vivo indas ridon, do mi ridas — respondis Petronius — sed ĉi tie la rido sonas alie.

— Petronius — aldonis Vinicius — ridas cetere ne dum tutaj tagoj, sed pli ĝuste dum tutaj noktoj.

Tiel interparolante, ili trairis laŭlonge la domon kaj troviĝis en la ĝardeno, kie Ligia kaj la malgranda Aulus ludis pilkojn, kiujn sklavoj, nomatoj spheristae, destinitaj speciale por tiu ĉi ludo, kolektadis de la tero kaj transdonadis en iliajn manojn. Petronius ĵetis mallongan, paseman rigardon al Ligia. La malgranda Aulus, ekvidinte Viniciuson, alkuris por lin saluti, kaj tiu ĉi lasta, pasante, klinis la kapon antaŭ la belega knabino, kiu staris kun pilko en la mano, kun haroj parte disligitaj, iom senspira kaj ruĝiĝinta.

Sed en la ĝardena triclinium, ombrigita de hedero, vinberbranĉoj kaj lonicero, sidis Pomponia Graecina, do ili iris ŝin saluti. Petronius, kvankam li ne vizitadis la domon de Platius, konis ŝin, ĉar li vidadis ŝin ĉe Antistia, filino de Rubelius Plautus, kaj ankaŭ ĉe Seneca kaj Pollio. Li ne povis forpeli de si certan miron, kiun inspiris al li ŝia vizaĝo malgaja, sed serena,