Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/31

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la nobleco de ŝia sinteno, gestoj kaj vortoj. Pomponia tiagrade konfuzis liajn ideojn pri la virinoj, ke tiu ĝisfunde malvirtema homo, memfida, kiel neniu alia en Romo, ne nur sentis al ŝi certan specon de estimo, sed eĉ parte perdadis sian memfidon. Kaj ankaŭ nun, dankante ŝin por la flegado de Vinicius, li intermetadis, kvazaŭ pretervole, la vorton: domina, kiu neniam venis en lian penson, kiam li parolis ekzemple kun Calvia Crispinilla, kun Scribonia, kun Valeria, Solina kaj aliaj grandmondaj virinoj. Salutinte ŝin kaj espriminte la dankojn, li tuj komencis plendi, ke oni vidas Pomponian tiel malofte, ke oni povas ŝin renkonti nek en la cirko, nek en la amfiteatro, al kio ŝi respondis trankvile, metinte la manon sur la manon de la edzo.

— Ni ambaŭ maljuniĝas kaj ŝatas ĉiam pli la hejman trankvilecon.

Petronius volis nei, sed Aulus Plautius aldonis per sia fajfa voĉo:

— Kaj ni sentas nin ĉiam pli fremdaj inter la homoj, kiuj eĉ niajn romajn diojn nomas per grekaj nomoj.

— La dioj de certa tempo iĝis nur retorikaj figuroj — respondis Petronius — kaj ĉar la retorikon instruis al ni grekoj, tial al mi mem estas pli facile diri ekzemple: Hero, ol Junono.

Dirinte ĉi tion, li turnis la okulojn al Pomponia, kvazaŭ por esprimi, ke en ŝia ĉeesto li povis ekpensi pri neniu alia diino, kaj poste li komencis nei tion, kion ŝi diris pri la maljuneco. „La homoj envere rapide maljuniĝas, sed tiaj, kiuj vivas tute alian vivon, kaj krom tio ekzistas vizaĝoj, pri kiuj Saturno ŝajnas forgesi.” — Petronius parolis ĉi tion eĉ kun certa sincereco, ĉar Pomponia Graecina, kvankam pasinta jam la tagmezon de la vivo, konservis neordinaran freŝecon de la haŭto, kaj ĉar ŝi havis malgrandan kapon kaj etan vizaĝon, ŝi faradis kelkfoje, malgraŭ la malhela vesto, malgraŭ la seriozeco kaj malgazeco, la impreson de tute juna virino.

Dume la malgranda Aulus, kiu dum la restado de Vinicius en la domo eksterordinare amikiĝis kun li, komencis, proksimiĝinte, invite lin al pilkludo. Post la knabo en la triclinium eniris Ligia. Sub la kurteno de hederoj, kun lumetoj, tremantaj sur ŝia vizaĝo, ŝi ekŝajnis nun al Petronius pli bela, ol ĉe la unua rigardo, kaj efektive simila al iu nimfo. Kaj ĉar li ĝis nun ne alparolis ŝin, tial, leviĝinte, li klinis antaŭ ŝi la kapon, kaj anstataŭ la ordinaraj salutesprimoj, komencis citi la vortojn, per kiuj Odiseo salutis Naŭzikaon: