Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/32

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ĉu diino vi estas, aŭ fraŭlin’ mortema?
Sed se vi apartenas al la teranaro,
Benita estas patro kaj patrino via,
Benitaj viaj fratoj…

Eĉ la Pomponia plaĉis la bonmaniera edukiteco de ĉi tiu mondano. Koncerne Ligian, ŝi aŭskultis konfuzite, kun flamantaj vangoj, ne kuraĝante levi la okulojn. Sed iom post iom en la anguletoj de ŝia buŝo komencis tremi petola rideto, kaj sur la vizaĝo vidiĝis batalo inter la knabina hontemo kaj la deziro respondi — kaj videble tiu ĉi deziro venkis, ĉar, rigardinte subite Petroniuson, ŝi respondis al li per la vortoj de tiu sama Naŭzikao, citante ilin unuspire kaj iom kiel parkeran lecionon:

— Ne iu ajn vi estas — kaj havas vi saĝon!
............

Poste, turniĝinte surloke, ŝi forkuris, kiel forkuras timigita birdo.

Nun por Petronius venis la vico miri — ĉar li ne esperis ekaŭdi la verson de Homero el la buŝo de la knabino, pri kies barbara deveno li estis informita de Vinicius. Li do ĵetis demandan rigardon al Pomponia, sed tiu ĉi ne povis al li respondi, ĉar ŝi rigardis tiumomente, ridetante, la fierecon, kiu bildiĝis sur la vizaĝo de la maljuna Aulus.

Kaj Aulus ne sciis kaŝi tiun ĉi fierecon. Unue, li amis Ligian, kiel propran infanon, kaj due, malgraŭ siaj malnovromaj antaŭjuĝoj, kiuj igis lin ĵeti tondrojn kontraŭ la greka lingvo kaj ĝia disvastiĝo, li opiniis ĝin la plejsupro de la mondana bonedukiteco. Mem li neniam povis ĝin bone ellerni, kion li kaŝe bedaŭris, do nun li estis kontenta, ke al tiu ĉi eleganta sinjoro kaj verkisto, kiu eble emus konsideri lian domon barbara, oni respondis en ĝi en la lingvo de Homero kaj per lia verso.

— Ni havas hejme pedagogon, grekon, — li diris, turnante sin al Petronius — kiu instruas nian filon, kaj la knabino ĉeestas la lecionojn. Ŝi estas ankoraŭ birdido, sed aminda birdido, al kiu ni ambaŭ alkutimiĝis.

Petronius rigardis nun tra la plektaĵoj de hedero kaj lonicero en la ĝardenon kaj la ludantan trion. Vinicius formetis la togon, kaj nur en tuniko suprenĵetadis plikon, kiun Ligia, staranta kontraŭe kun levitaj brakoj, penis kapti. La knabino je la unua rigardo ne faris je Petronius grandan impreson.