Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/33

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ŝi ŝajnis al li tro maldika. Sed de la momento, kiam li rigardis ŝin pli proksime en la triclinium, li ekpensis, ke tamen tiel povus aspekti Aŭroro — kaj, kiel spertulo, li ekkomprenis, ke estas en ŝi io eksterordinara. Ĉion li rimarkis kaj ĉion li taksis: la vizaĝon rozkoloran kaj klaran, kaj la freŝan buŝon, kvazaŭ pretan al kiso, kaj la okulojn, bluajn kiel mara lazuro, kaj la alabastran blankecon de la frunto, kaj la abundon de la malhelaj haroj, trabrilantaj sur bukloj la koloron de sukceno aŭ de korinta kupro — kaj la facilan kolon, kaj la „dian“ deklivecon de la ŝultroj, kaj la tutan figuron flekseman, gracian, junan per la juneco de majo kaj de ĵus-ekflorintaj floroj. Vekiĝis en li artisto kaj adoranto de belo, kiu eksentis, ke sub statuo de tiu ĉi knabino oni povus subskribis: „printempo“. — Subite li rememoris pri Chrysothemis, kaj eksentis fortan emon al rido. Ŝi ekŝajnis al li, kune kun sia ora pudro sur la haroj kaj nigrigitaj brovoj, senfine velkinta — io simila al flaviĝinta rozo, perdanta la petalojn. Kaj tamen tiun Chrysothemison enviis al li la tuta Romo. Poste li rememoris Poppaean — kaj tiu famega Poppaea ankaŭ ekŝajnis al li vaksa, senanima masko. En ĉi tiu knabino kun tanagraj formoj estis ne nur printempo — estis ankaŭ la radio „Psyche”, kiu trabilis ŝian rozkoloran korpon, kiel lumradio trabilas lampon.

— Vinicius estas prava — li ekpensis — kaj mia Chrysothemis estas maljuna, maljuna… kiel Trojo.

Poste li turnis sin al Pomponia Graecina — kaj, montrinte la ĝardenon, diris:

— Nun ni komprenas, domina, ke havante ilin du, vi preferas la hejmon, ol festenojn sur Palatino kaj cirkon.

— Jes — ŝi respondis, turnante la okulojn al la malgranda Aulus kaj Ligia.

Kaj la maljuna komandanto komencis rakonti la historion de la knabino kaj tion, kion li aŭdis antaŭ jaroj de Atelius Hister pri la nacio de ligoj, sidanta en la ombroj de l’ nordo.

La gejunuloj dume ĉesis ludi pilkon kaj dum certa tempo promenis sur la ĝardena sablo, bildante sin sur la nigra fono de mirtoj kaj cipresoj, kiel tri blankaj statuoj. Ligia tenis la manon de la malgranda Aulus. Promeninte iom, ili sidiĝis sur benko apud „piscina”, okupanta la mezon de la ĝardeno. Sed post momento Aulus eksaltis por peli fiŝojn en la travidebla akvo, kaj Vinicius daŭrigis la interparolon, komencitan dum la promeno.