Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/34

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Jes — li parolis per malalta, vibranta voĉo. — Apenaŭ mi formetis la praetexta [1], oni sendis min en la aziajn legiojn. Mi ne ĝuis la urbon — ekkonis nek la vivon, nek amon. Mi scias parkere iom da Anakreonto kaj Horaco, sed mi ne scius, kiel Petronius, paroli versojn tiam, kiam la saĝo mutiĝas pro admiro kaj siajn proprajn vortojn ne trovas. Estante knabo, mi vizitis la lernejon de Musonius, kiu diradis al ni, ke la feliĉo konsistas en tio, ke ni volu tion, kion volas la dioj — kaj sekve ĝi dependas de nia volo. Mi tamen pensas, ke ekzistas feliĉo alia, kiu ne dependas de la volo, ĉar ĝin nur amo povas doni. — Dioj mem serĉas tiun feliĉon, do mi ankaŭ, ho Ligia, mi, kiu ĝis nun ne ekkonis amon, serĉas, kiel ili, tiun, kiu volus doni al mi la feliĉon…

Li eksilentis — kaj dum certa tempo oni aŭdis nur facilan plaŭdadon de la akvo, en kiun la malgranda Aulus ĵetadis ŝtonetojn, pelante per ili fiŝojn. — Sed post momento Vinicius ree ekparolis, per voĉo ankoraŭ pli mola kaj pli mallaŭta:

— Vi ja konas la filon de Vespasian, Tituson? Oni diras, ke, apenaŭ kreskinte super la knaban aĝon, li tiel ekamis Berenican, ke la sopiro preskaŭ elsuĉis el li la vivon… Mi ankaŭ scius tiel ekami, ho Ligia! Riĉeco, gloro, potenco — vanta fumo! malgravaĵo! Homo riĉa trovos alian, pli riĉan, homon gloran alia supergloros, potenculon superos pli potenca… Sed ĉu la cezaro mem, ĉu iu el la dioj povas senti volupton pli grandan kaj esti pli feliĉa, ol simpla mortemulo, kiam ĉe lia brusto spiregas brusto kara, kiam li kisas la amatan buŝon… Do amo faras nin egalaj al dioj — ho Ligia!

Kaj ŝi aŭskultis en maltrankvilo, en miro, kaj samtempe tiel, kvazaŭ ŝi aŭskultus sonon de greka fluto aŭ citro. Ŝajnis al ŝi momento, ke Vinicius kantas ian strangan kanton, kiu verŝas sin en ŝiajn orelojn, ekscitas ŝian sangon, kaj kune estigas en la koro svenecon, timon kaj ian nekompreneblan ĝojon… Ŝajnis al ŝi ankaŭ, ke li parolas ion tian, kio jam estis en ŝi antaŭe, sed kion ŝi ne sciis al si konsciigi. Ŝi sentis, ke li vekas en ŝi ion, kio dormis ĝis nun, kaj ke en tiu ĉi momento la nebula sonĝo ŝanĝas sin en formon ĉiam pli klaran, pli plaĉan kaj pli belan.

Dume la suno jam estis delonge ruliĝinta trans Tibron kaj staris malalte super la Janikula montaĵo. Sur la senmovajn cipresojn falis ruĝas lumo — kaj la tuta aero estis de ĝi traigita.

Ligia levis al Vinicius siajn bluajn okulojn, kvazaŭ vekitajn el

  1. Vesto, kiun portis infanoj ĝis 17 jaroj.