Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/35

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dormo, kaj subite en la vesperaj rebriloj li, klinita super ŝi kun peto, tremanta en la okuloj, ekŝajnis al ŝi pli bela ol ĉiaj homoj kaj ĉiuj grekaj kaj romaj dioj, kies statuojn ŝi vivadis sur la frontonoj de temploj. Kaj li ĉirkaŭfingris facile ŝian manon super la artiko kaj demandis:

— Ĉu vi ne divenas, Ligia, kial mi diras al vi ĉi tion?

— Ne! — ŝi reflustris tiel mallaŭte, ke Vinicius apenaŭ ekaŭdis.

Sed li ne ekkredis al ŝi, kaj altirante ĉiam pli forte ŝian manon, li alpremus ŝin al la koro, batanta, kiel martelo, pro la pasio, ekscitita de la belega knabino, kaj li turnus rekte al ŝi brulajn vortoj, se nur la vojeto, ĉirkaŭita per mirtaj kadroj, ne montriĝus la maljuna Aulus, kiu diris, alproksimiĝinte:

— La suno subiras; gardu vin kontraŭ la vespera malvarmo kaj ne ŝercu je Libitino…

— Ne — respondis Vinicius — mi ne surmetis ĝis nun la togon, kaj ne sentas malvarmon.

— Kaj jam apenaŭ duono de la sundisko vidiĝas el trans la montaĵoj — rediris la maljuna militisto. — Glorata estu la dolĉa klimato de Sicilio, kie vespere popolo kunvenas sur placoj, por per horkantoj adiaŭi la subirantan Febon.

Kaj forgesinte, ke antaŭ momento li mem avertis kontraŭ Libitino, li komencis rakonti pri Sicilio, kie li havis posedaĵojn kaj grandan terkulturan bienon, la objekton de sia amo. Li menciis ankaŭ, ke jam kelkfoje venis al li la ideo translokiĝi en Sicilion kaj tie trankvile pasigi la reston de la vivo. La vintraj prujnoj estas jam sufiĉaj al tiu, kies kapon la vintroj blankigis. Ne falas ankoraŭ folioj de arboj kaj super la urbo la ĉielo favore ridetas, sed kiam flaviĝos vino, kiam neĝo surŝutos la Albanajn montojn kaj la dioj sendos tremigan venton en Kampanion, tiam — kiu scias? — eble li translokiĝos kun la tuta domo en sian trankvilan, kamparan restejon.

— Ĉu vi deziras forlasi Romon, Plautius? — demandis Vinicius kun subita maltrankvilo.

— Jam delonge mi ĝin deziras — respondis Aulus — ĉar tie estas pli trankvile kaj pli sendanĝere.

Kaj denove li komencis glori siajn fruktoĝardenojn, brutarojn, domon, kaŝitan en verdaĵoj, kaj montetojn, kovritajn de timiano kaj kampaj floroj, inter kiuj zumas aroj da abeloj. Sed Vinicius ne atentis tiun idilian tonon — kaj, pensante nur pri tio, ke li povas perdi Ligian, li rigardis al Petronius, kvazaŭ