Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/36

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de li sola li esperus savon.

Dume Petronius, sidante apud Pomponia, ĝuis la vidaĵon, kiun prezentis la subiranta suno, la ĝardeno kaj la homoj, starantaj ĉe la lageto. Iliaj blankaj vestoj sur la malhela fono de l’ mirtoj brilis orkolore en la vesperaj lumoj. Sur la ĉielo la vesperruĝo komencis koloriĝi purpure kaj viole kaj nuanci, kiel opalo. La firmamento iĝis violeta. La nigraj siluetoj de la cipresoj fariĝis ankoraŭ pli klaraj, ol dum la taga lumo, kaj en la homoj, en la arboj, kaj en la tuta ĝardeno ekregis vespera trankvilo.

Petroniuson frapis tiu trankvilo, kaj precipe frapis lin la trankvilo en la homoj. En la vizaĝoj de Pomponia, de la maljuna Aulus, de ilia filo kaj de Ligia estis io, kion li ne vidadis en tiuj vizaĝoj, kiuj lin ĉirkaŭis ĉiutage, aŭ pli ĝuste ĉiunokte; estis en ili ia lumo, ia animpaco kaj ia sereneco, fluanta el tiu vivo, kiun ĉiuj vivis ĉi tie. Kaj kun certa [Necerta teksto: mro] li ekpensis, ke povis tamen ekzisti belo kaj dolĉeco, kiun li, eterne postkuranta belon kaj dolĉecon, neniam konis. Kaj li ne sciis kaŝi en si ĉi tiun senton, sed turninte sin al Pomponia, diris:

— Mi konsideras en mi, kiel diferencas via mondo de tiu mondo, kiun regas Nero.

Kaj ŝi levis sian malgrandan vizaĝon al la vespera ĉielruĝo kaj respondis kun simpleco:

— La mondon regas ne Nero — sed Dio.

Sekvis momento de silento. Proksime de la triclinium aŭdiĝis paŝoj de la maljuna komandanto, de Vinicius, Ligia kaj la malgranda Aulus — sed antaŭ ol ili alvenis, Petronius demandis ankoraŭ:

— Do vi kredas je la dioj, Pomponia?

— Mi kredas je Dio, kiu estas unu, justa kaj ĉiopova — respondis la edzino de Aulus Plautius.