Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/37

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO III

— Ŝi kredas je Dio, kiu estas unu, ĉiopova kaj justa — ripetis Petronius en la momento, kiam li denove troviĝis en la portilo sole kun Vinicius. — Se ŝia Dio estas ĉiopova, tiam Li regas la vivon kaj morton; kaj se Li estas justa, Li juste sendas la morton. Kial do Pomponia funebras Julian? Bedaŭrante Julian, ŝi riproĉas al sia Dio. Mi devas ripeti ĉi tiun rezonadon al nia kuprobarba simio, ĉar mi trovas, ke en la dialektiko mi egalas Sokraton. Koncerne la virinojn, mi konsentas, ke ĉiu el ili havas du aŭ tri animojn, sed neniu havas prudentan animon. Pomponia meditu kun Seneca aŭ kun Cornutus pri tio, kio estas ilia granda Logos… Kune ili elaperigadu la ombrojn de Ksenofano, Parmenido, Zenono kaj Platono, kiuj enuas tie en la Kimeriaj lando, kiel fringeloj en kaĝo… Mi volis paroli kun ŝi kaj Plautius pri io alia. Je la sankta ventro de l’ egipta Izido! Se mi dirus al ili tute simple, por kio ni venis, mi supozas, ke ilia virto eksonorus, kiel kupra ŝildo, frapita per bastono. Kaj mi ne kuraĝis! Kredu al mi, Vinicius, mi ne kuraĝis! Pavoj estas tre belaj birdoj, sed krias tro laŭte. Mi tamen devas aprobi vian elekton. Vera „rozfingra Aŭroro”! Kaj ĉu vi scias, kion krome ŝi pensigis al mi? — Printempon! — ne la nian, en Italujo, kie apenaŭ kelkloke pomarbo kovras sin per floroj, kaj olivarboj grizas, kiel ili grizis — sed tian printempon, kian mi vidis iam en Greklando, junan, freŝan, hele-verdan… Je tiu blanka Seleno — mi ne miras vin, Marcus, sciu tamen, ke vi amas Dianon, kaj ke Aulus kaj Pomponia estus pretaj vin disŝiri, kiel iam la hundoj disŝiris Akteonon.

Vinicius, ne levante la kapon, silentis dum momento, kaj poste komencis paroli per voĉo, interrompata de pasio:

— Mi avidis ŝin antaŭe, sed nun mi avidas ŝin pli multe. Kiam mi ĉirkaŭprenis ŝian manon, fajro min ekblovis… Mi devas ŝin havi. Se mi estus Zeŭso, mi ĉirkaŭprenus ŝin per nubo, kiel li ĉirkaŭprenis Ionon, mi falus sur ŝin per pluvgutoj, kiel li falis sur Danaon. Mi volus kisi ŝian buŝon ĝis doloro! Mi volus aŭdi ŝian krion en miaj brakoj. Mi volus mortigi Auluson kaj Pomponian, kaj ŝin forkapti kaj porti en la brakoj