Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/39

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ĉiuj dioj vin rekompencu…

— Jes! mi kredas, ke la rimedo estas senerara. — Ĉu vi scias, Marcus?

— Mi aŭskultas vin — mia Ateno…

— Post kelkaj tagoj la dia Ligia manĝos en via domo la grajnojn de Demetro.

— Vi estas pli granda, ol la cezaro! — ekkriis ekscite Vinicius.