Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/40

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO IV

Petronius efektive plenumis la promeson.

La tagon, sekvintan post la vizito ĉe Chrysothemis, li verdire la tutan tradormis, sed vespere li ordonis porti sin sur Palatinon kaj havis kun Nero konfidencan interparolon, sekve de kiu, la trian tagon, antaŭ la domo de Plautius aperis centuriestro kun dekkelkaj pretoriaj soldatoj.

La tempo estis necerta kaj terura. Tiaspecaj senditoj estis plej ofte anoncantoj de morto. Tial en la momento, kiam la centuriestro ekfrapis per la frapilo la pordon de Aulus, kaj kiam la atriumestro sciigis, ke en la vestiblo trovas sin soldatoj, teruro ekregis en la tuta domo. La familio tuj grupiĝis ĉirkaŭ la maljuna komandanto, ĉar neniu dubis, ke la danĝero ekpezis antaŭ ĉio super li. Pomponia, ĉirkaŭbrakinte lian kolon, alpremis sin al li per ĉiuj fortoj, kaj ŝiaj sensangiĝintaj lipoj movis sin rapide, elparolante iajn mallaŭtajn vortojn; Ligia kun vizaĝo blanka, kiel tolo, kisis lian manon; la malgranda Aulus kroĉis sin al lia togo — el koridoroj, el ĉambroj, kuŝantaj sur la etaĝo kaj destinitaj por servistinoj, el servistejo, el banejo, el subaj enkelaj loĝejoj, el la tuta domo komencis elkuri aroj da sklavoj kaj sklavinoj; kelkaj el ili eĉ komencis grati siajn vangojn, aŭ kovri la kapojn per tukoj.

Sole la maljuna komandanto mem, kiu kutimis de multaj jaroj rigardi la morton rekte en la okulojn, restis trankvila, kaj nur lia mallonga, agla vizaĝo iĝis kvazaŭ skulptita el ŝtono. Post momento, trankviliginte la plorkriojn kaj ordoninte al la servistoj disiri, li diris:

— Lasu min, Pomponia. Se venis mia fino, ni havos tempon por adiaŭi unu la alian.

Li forŝovis ŝin facile — kaj ŝi diris:

— Estu via sorto ankaŭ mia, ho Aulus!

Poste, ĵetinte sin sur la genuojn, ŝi komencis preĝi kun tia forto, kian povas doni nur timo pri amata persono.

Aulus transiri en la atrium, kie lin atendis la centuriestro. Tio estis maljuna Caius Hasta, lia iama subulo kaj kunulo en la britaj militoj.