Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/41

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Honoron al vi, komandanto — li diris. — Mi alportas al vi ordonon kaj saluton de la cezaro — kaj jen estas la tabuletoj, la signo, ke mi venas en lia nomo.

— Mi dankas la cezaron por la saluto, kaj la ordonon mi plenumos — respondis Aulus. — Estu bonvena, Hasta, kaj parolu, kun kia komisio vi venas.

— Aulus Plautius — komencis Hasta — la cezaro eksciis, ke en via domo trovas sin la filino de la reĝo de l’ ligoj, kiun la dirita reĝo, ankoraŭ dum la vivo de la dia Claudius, transdonis en la romanajn manojn kiel garantion, ke la limoj de la imperio estos neniam tuŝitaj de la ligoj. La dia Nero estas danka al vi, komandanto, ke dum tiom da jaroj vi estis ŝia gastiganto, sed, ne volante ŝarĝi plue vian domon, kaj ankaŭ konsiderante, ke la fraŭlino, kiel garantiulino, devas esti zorgata de la cezaro meme kaj de la senato — li ordonas al vi transdoni ŝin en miajn manojn.

Aulus estis tro malnova soldato kaj tro hardita viro, por, ricevinte ordonon, permesi al si bedaŭron, vanajn vortojn aŭ plendojn. Malgraŭ tio sulko de subita kolero kaj doloro aperis sur lia frunto. Antaŭ tia sulkiĝo de lia frunto tremis iam la britaj legioj, kaj eĉ en tiu ĉi momento sur la vizaĝo de Hasta speguliĝis timo. Sed nun, ricevinte la ordonon, Aulus Plautius eksentis sin sendefenda. Dum certa tempo li rigardis la tabuletojn, la signon, poste, levinte la okulojn al la maljuna centuriestro, li diris jam trankvile:

— Atendu en la atrium, Hasta, ĝis la garantiulino estos al vi transdonita.

Kaj post ĉi tiuj vortoj li transiris en la alian finon de la domo, en la halon, nomatan oecus, kie Pomponia Graecina, Ligia kaj la malgranda Aulus atendis lin kun maltrankvilo kaj timo.

— Al neniu minacas morto, nek ekzilo sur malproksimajn insulojn — li diris — tamen la sendito de la cezaro estas anoncanto de malfeliĉo. La afero koncernas vin, Ligia.

— Ligian? — ekkriis kun miro Pomponia.

— Jes! — diris Aulus.

Kaj turninte sin al la knabino, li komencis paroli:

— Ligia, vi estis edukata en nia domo, kiel nia propra infano, kaj ni ambaŭ, mi kaj Pomponia, amas vin, kiel filinon. Sed vi scias, ke vi ne estas nia filino. Vi estas garantiulino, donita de via nacio al Romo, kaj la zorgado pri vi apartenas al la cezaro. Kaj nun la cezaro forprenas vin el nia domo.