Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/42

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La komandanto parolis trankvile, sed per ia stranga, neordinara tono. Ligia aŭskultis liajn vortojn, palpebrumante, kvazaŭ ne komprenante, pri kio temas, la vangojn de Pomponia kovris paleco; en la pordo, kondukanta el la koridoro al la oecus, denove komencis montri sin la teruritaj vizaĝoj de sklavinoj.

— La volo de la cezaro devas esti plenumita — diris Aulus.

— Aulus! — ekkriis Pomponia, ĉirkaŭbrakante la knabinon, kvazaŭ ŝi volus ŝin defendi — pli bone estus por ŝi morti.

Kaj Ligia, premante sin al ŝia brusto, ripetadis: „ho patrino! patrino!” ne povante, meze de plorĝemoj, eligi aliajn vortojn.

Sur la vizaĝo de Aulus denove bildiĝis kolero kaj doloro.

— Se mi estus sola en la mondo — li diris malserene — mi ne fordonus ŝin vivan — kaj miaj parencoj povus ankoraŭ hodiaŭ oferdoni por ni Jovi liberatori… Sed mi ne rajtas pereigi vin kaj nian infanon, kiu povas ĝisvivi pli feliĉajn ke li ŝanĝu la ordonon. Ĉu li min elaŭskultos — mi ne scias. Dume adiaŭ, Ligia — kaj sciu, ke tiel mi, kiel Pomponia ĉiam benis la tagon, en kiu vi eksidis ĉe nia hejmfajro.

Dirinte ĉi tion, li metis la manon sur ŝian kapon, sed kvankam li penis konservi trankvilecon, tamen en la momento, kiam Ligia turnis al li siajn okulojn, plenajn de larmoj, kaj poste, ekkaptinte lian manon, komencis premi ĝin al la buŝo, en lia voĉo ekvibris doloro profunda, patra.

— Adiaŭ, nia ĝojo kaj lumo de niaj okuloj! — li diris.

Kaj rapide li reiris en la atrium, por ne lasi sin ekregi de kortuŝo, neinda je romano kaj komandanto.

Dume Pomponia, kondukinte Ligian en ŝian cubiculum, komencis ŝin trankviligi, konsoli, kuraĝigi kaj paroli vortojn, kiuj strange sonis en ĉi tiu domo, kie, en la apuda ĉambro, staris ankoraŭ la lararium kaj fajrujo, sur kiu Aulus, fidela al la nalnova moro, faradis oferojn al la hejmaj dioj. Venis la tempo de provo. Iam Virginius trapikis la bruston de la propra filino, por ŝin liberigi el la manoj de Appius; pli frue ankoraŭ Lucretia memvole pagis la malhonoron per la vivo. La domo de la cezaro estas kaverno de malvirto, malbono, krimo. — „Sed ni, Ligia, scias, kial ni ne rajtas levi la manon kontraŭ nin mem!” Jes! — Tiu leĝo, sub kiu ili ambaŭ vivas, estas alia, pli granda, pli sankta, ĝi tamen permesas defendi sin kontraŭ malbono kaj malhonoro, se eĉ tiun defendon oni devus pagi per la vivo kaj torturoj. Se iu eliras pura el malsanktejo de malvirto, tiom pli granda estas lia merito. La tero estas tia mal-