Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/43

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sanktejo, sed feliĉe la vivo estas unu mallonga momento, kaj oni nur leviĝas el tombo, trans kiu regas jam ne Nero, sed Kompato — kaj anstataŭ doloro estas ĝojo, kaj anstataŭ larmoj estas feliĉo.

Poste ŝi komencis paroli pri si mem. Jes! Ŝi estas trankvila — sed ankaŭ en ŝia brusto ne mankas doloraj vundoj. Ĉar sur la okuloj de ŝia Aulus kuŝas ankoraŭ vualo, ne surfluis lin ankoraŭ la torento de l’ lumo. Ne estas al ŝi ankaŭ permesite instrui la Veron al la filo. — Do kiam ŝi ekpensas, ke tiel povas daŭri ĝis la fino de la vivo, kaj ke povas veni momento de disiĝo kun ili, disiĝo centfoje pli granda kaj pli terura, ol ĉi tiu tempa, kiun ili ambaŭ nun pliploras — ŝi eĉ ne povas imagi, kiamaniere ŝi scios esti feliĉa sen ili, eĉ en la ĉielo. Kaj multajn noktojn ŝi jam ploris, multajn tagojn ŝi preĝis, petegante kompaton kaj favoron. Sed sian doloron ŝi oferas al Dio — kaj atendas — kaj fidas. Kaj kiam nun nova bato ŝin frapas, kiam la ordono de la tirano forprenas de ŝi la karan estaĵon, kiun Aulus nomis lumo de iliaj okuloj, ŝi ankoraŭ fidas, kredante, ke ekzistas Potenco pli granda, ol tiu de Nero — kaj Kompato pli forta, ol lia krueleco.

Kaj ankoraŭ pli forte ŝi alpremis al la brusto la kapeton de la knabino; ĉi tiu malsupreniĝis al ŝiaj genuoj, kaj kaŝante la okulojn en la faldoj de ŝia peplum, restis tiel longan tempon en silento, sed, kiam ŝi fine leviĝis, sur ŝia vizaĝo vidiĝis jam iom da trankvilo.

— Mi sopiros vin, patrino, kaj la patron, kaj la fraton, mi scias tamen, ke kontraŭstaro nenion helpus, nur vin ĉiujn pereigus. Sed mi promesas al vi, ke mi neniam forgesos viajn vortojn en la domo de la cezaro.

Ankoraŭ foje ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon, kaj poste, kiam ili ambaŭ eniris en la oecus, ŝi komencis adiaŭi la malgrandan Plautiuson, maljunan grekon, kiu estis ilian instruisto, sian vestistinon, kiu iam ŝin vartis, kaj ĉiujn sklavojn.

Unu el ili, alta kaj larĝaŝultra ligo, kiun oni hejme nomis Ursus, kaj kiu iam, kune kun la patrino de Ligia kaj ŝi mem, venis inter iliaj aliaj servantoj en la roman tendaron, falis nun al ŝiaj piedoj, kaj post kliniĝis al la genuoj de Pomponia, dirante:

— Ho domina! permesu al mi sekvi mian sinjorinon, ke mi ŝin servu kaj gardu en la domo de la cezaro!

— Vi ne estas nia servisto, sed de Ligia — respondis Pomponia — sed ĉu oni vin allasos al la pordo de la cezaro? kaj