Paĝo:Spaak - Kaatje, 1911, Van der Biest.pdf/16

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en Bruselo, kiel en Parizo, sed la maniero, laŭ kiu oni lin prezentas, la procedo por ilin pripentri kaj plibeligi, estas multe pli viva, lerta, ĉarma kaj delikata tie. Ni ne havas la « manmovon », la « flekseblecon de l’ fingroj », la egan lertecon. Niaj humoraĵoj estas pezaj, niaj spritaĵoj senpintaj, niaj neseriozaĵoj klopodplenaj. Ni dancadas per plumbaj piedoj.

Se la hazardo donis al ni iom da bonhumoreco, tuj ni tro atentigas pri ĝi; ĉia modereco malaperas. Anstataŭ ĝin meti, kiel bongustan bagatelon, sur angulon de bretaro, ni elmontras ĝin ĉe la fenestro kontraŭ la strato, kun provincana montremo.

Tamen, se la tirana forlogo de la franca teatrarto estus kondukinta nin al malpli sensignifaj subjektoj, ol ŝercetoj apud tablo de salono tableto de buduaro, aŭ malpli ofte reaŭditaj, ol diskutoj kaj disputoj inter geedzoj en burĝaj domoj, se ĝi estus altirinta nin, post Blanchette kaj Les Coups d’Aile, al la studado de la provincanaj moroj, la mallerteco de nia imitado estus ŝajninta malpli teda.

Sed ni elektas precize la temojn plej eluzitajn el la francaj dramoj: la edzon kaj la edzinon ĉiam malamikajn, la neeviteblan amanton, la malvirtan junulinon, la dotserĉantan aŭ klubamantan filon, la malsincerajn kaj tede ĝentilaĉajn servistojn, la banalan intrigon, la antaŭviditan situacion, la « verkotan scenon ». Ho, tiu verkota sceno (la scène à faire), kiun kun maljunula obstino postulis Sarcey, kaj kiun la tuta kritikistaro postulis post li, tiu sceno, kiun oni devas ĉiam verki kaj reverki, kiu ŝajnis la ekzistmotivo de la tuta teatraĵo, kaj kiun oni sentis preparata, per ruzetoj kaj lertegaĵoj proksimiĝanta, foriĝanta, por reveni kaj eksplodi preskaŭ ĉiam kvazaŭ banala petardo! Nu, tiu verkota sceno devas neniam okazi pro tio, ke la aŭtoro klopodas por ĝin fari; ĝi naskiĝas per si mem tial, ke la situacioj ĝin