Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/11

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

naĝadas per ŝipeto, dorlotadas min en malvarmeta ombro de kaŝtanoj kaj cipresoj, ĉasadas, ĝuadas la vivon kaj ĉirkaŭflirtadas.... Jes, mi ĉirkaŭflirtas, ĉar estas kiun ĉirkaŭflirti, estas por kiu perdi la kapon.... Vi devas scii, ke la familio de sinjoro Marei, krom li mem kaj lia edzino, tre respektinda kaj simpatia sinjorino, estas ankoraŭ kunmetita el du filinoj, dekdu-jara filo, alveturinta domen al libertempo, kaj malproksima parencino de s-rino Marei, ia fraŭlino Izabelo Kartuŝ, bonega legistino kaj ne simpla muzikistino. Ambaŭ filinoj de s-ro Marei estas jam grandaĝaj fraŭlinoj kaj ambaŭ tiel belegaj, ke malofte prosperas renkonti ion similan. La pli maljuna de ili, Karolino, alta, bontalia nigraharulino, kun riĉega velura harligo, kun mirindaj seriozaj, plenaj de profunda esprimo okuloj, ŝajnas al mi diino de la beleco, per ia miro transportita al ni el la mondo de la klasika antikveco. Ŝi estas ĉiam kvieta, majesta kaj kvazaŭ enpensa; ŝi ridas malofte, sed se sur ŝiaj mirindaj lipoj aperas rideto, tiam vi vidas en ĝi tiom da sorĉanta ĉarmo, ke la nova paradizo malkovriĝas antaŭ vi.... La pli juna, Elizo, estas ankaŭ belega ekzistaĵo, sed iom de alia speco—kaj mi diros al vi sub la plej granda sekreto—ŝi tre al mi plaĉas. Tiu ĉi estas de la plej pura sango francino, mallumhara, mallumokula, petola kiel diableto, ĉiam gaja, sprita kiel Hejne, viviganta tutan nian societon, kies ĉiuj membroj vice estadas celo al ŝiaj ŝercoj. Kompreneble ricevas ankaŭ mi, kaj, se vi volas, pli multe ol aliaj, sed je tiu ĉi belulineto ne estas eble koleri.... Kio do tuŝas la fraŭlinon Kartuŝ, ŝi ludas en nia rondeto duagradan rolon. Ŝi estas ne tre bela, vespere okupadas nin per deklamado aŭ muziko, akompanadas nin en promenadoj kaj ne pli.... Mi treege disskribiĝis kaj mi sentas, ke jam longe estus tempo fini la leteron, sed mi ne povas silenti pri unu cirkonstanco, tuŝanta persone vin. Antaŭ nelonge vespere, kiam ni, t.e. mi kaj fr-ino Karolino, sidis en laŭbo kaj rigardis sur plateto gajan kuradon de la juna gimnaziisto kaj du aliaj fraŭlinoj, Karolino komencis demandadi min pri mia antaŭa vivo kaj miaj konatoj. Ĉe elnomo de miaj amikoj venis la vico ankaŭ al vi kaj, apenaŭ mi